Novaj kondiĉoj
la aŭtoro 每 M.
Bronŝtejn, kantas A. Peĉonkin
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Vivis ni trankvile
En kutima SEJM.
Estis ĝi por ĉiuj ni
Kvazaŭ kara hejm'.
Sed aperis kaŭzo
Por ĉiesa mir' 每
Pri kondiĉoj novaj
Venis onidir'.
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Estis konferencoj 每
Vere bona far'!
Interŝanĝis sperton ni
Ankaŭ en tendar'.
Oni rekomendas,
Eble estas ver'...
Interŝanĝi sperton
Hejme per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Ni en "Aktuale" 每
Bona informil'! 每
Legas artikolojn
Ĉiam kun util'.
Oni rekomendas 每
Eble estas ver'...
Ĝui la informojn
Hejme per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Estis niaj kantoj
La mistera mond'.
Ĉe la fajro kantis ni
En amika rond'.
Oni rekomendas,
Eble estas ver'...
La komunajn kantojn
Kanti per leter'.
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Eble mi ne pravas 每
Fia tumultul'! 每
La kondiĉoj novaj
(Dume) estas en nebul'.
Ĝoju kaj petolu,
Nia kompani' 每
En kondiĉoj novaj
(Eble) bone vivos ni.
Aĥ, kiaj ni estas
feliĉaj,
Ke venis novaj kondiĉoj...
Aĥ, kiaj ni estus
feliĉaj,
Se restus SEJMaj kondiĉoj...
|