KNABINO EN VERDA VESTO
Instruitulo Yu Jing, alinomata Yu Xiaosong, estis logxanto de Yidu. Por studo li iam logxis en la Rumfonta Templo.
Iunokte, kiam Yu sidis leganta antaux malfermita libro, auxdigxis ekstere de la fenestro vocxo de knabino, kiu lauxdis:
"Ho, kiel diligente studas s-ro Yu !"
Yu pensis: Kial trovigxas knabino en tiel profunda montaro ?
Dum li ankoraux dubis senkompreneble, la knabino jam eniris pusxmalferminte la pordon kaj diris: "Ho, kiel diligente !"
Surprizite Yu starigxis kaj rigardis. jen la knabino estis en verda vesto kaj longa jupo. Sxi aspektis senkompare cxarma.
Yu konsciis ke sxi ne estis homo, kaj onsiste demandis pri sxiaj deveno, hejmloko...k..s.
"Vi povas facile konkludi, ke mi certe ne estas homvorema kanibalo," la knabino diris. "kial do ankoraux necesas senfine pridemandi ?"
Cxar sxi jam multe placxis al Yu, ambaux do kunkusxigxis. Post demeto de la subvesto, montrigxis sxia delikata talio, ecx malpli dika ol cxirkauxmanumo.
La knabino sxvebe foriris nur cxe auxroro kaj ekde tiam sxi revenadis cxiun nokton.
Iuvespere, cxe kundrinko Yu rimarkis de sxiaj babiloj ke sxi tre bone konis muzikon, kaj diris:
"Vi havas tre dolcxan kaj delikatan vocxon. Se vi kantas, certe ravos la auxskultanton perdinta sian animon !"
"Ho, mi ne kuragxas kanti," ridante la knabino diris. "por ke vi ne perdu vian animon !"
Tamen Yu insiste petegis, la knabino do cedis, dirante: "Mi ne estas vocxavara, sed mi timas ke aliaj subauxdu. Se vi nepre volas auxskulti, mi ne kasxu mian mallerton, sed permesu al mi kanti nur sordine, simbole."
Kaj, taktante per delikataj piedfrapoj al sia piedtabureto sxi ekkantis.
"Alvokis la nigra hirundo sur arbo.
Logite, promenis mi en la noktmezo.
Ne plendas mi pri malsekigxo de sxuoj,
sed timas cxu mia karul' en soleco ?"
Sxia vocxo estis tiel delikata kiel zumado de musxo apenaux auxdebla. Tamen, por atente auxskultanta orelo gxi sonis glata, potenca, placxa kaj animskua.
Fininte la kanton, sxi malfermis la pordon gvati, klarigante:
"Rigardu, cxu iu kasxigxas ekster la fenestro !"
Kaj sxi revenis en la cxambron nur post rondiro cxirkaux la domo.
"Ho, kial vi kondutas tiel suspektema kaj timema ?" demandis Yu.
"Cxu vi auxdis la proverbon, ke ¡®fantomo, elsxteligxinta por renaskigxi, plej timas' ?" diris la knabino. "Tio ja aludas pri mi."
Sekve, ili kune enlitigxis, tamen, dum kunkusxo sxi ankoraux restis maltrankvila, ne povante trovi por si sengxenan gxuon. Sxi ecx diris kun dubo: "Cxu la destinita amrilato inter ni baldaux venos al fino ?"
Yu haste demandis la kialon, kaj sxi respondis: "Cxar mi havas sinistran antauxsenton, ke ne tro longe dauxros mia vivo. "
Yu konsolis al sxi, dirante:
"Kora aux palpebra ektremo ja estas tre banala okazajxoj ! Kial vi tiel diru ?"
Auxdinte tion, la knabino iom serenigxis. ambaux do refaris intimajxojn.
Kiam finigxis la noktaj horoj, la knabino surmetis al si veston ellitigxi.
Apenaux malferminte la pordon, sxi retirigxis heziteme kaj diris:
"Mi ne scias kial, sed mi sentas fortan timon. Bonvole do sendu min eliri kun via akompano !"
Yu efektive ellitigxis, kaj, laux sxia peto, sendis sxin iri ekster la pordon.
"Staru cxi tie kaj postsekvu min per viaj rigardoj" la knabino ankoraux petis. "Vi revenu nur post kiam mi iris trans la muron."
"Jes." Yu respondis kaj li staris ekster la pordo rigardante kiel la knabino iris transen ne plu videbla.
Gxuste kiam Yu volis sin turnante reveni dormi, li ekauxdis urgxajn vokojn de la knabino pri helpoj. Yu rapide alkuris savi.
Cxirkauxrigardante Yu povis vidi nenion, sed li auxdis la kriojn el tegmento. Kaplevante li zorgeme sercxis kaj ekvidis ke araneo, tiel granda kiel kugletajxo, alkaptis ion, kiu rauxke vekriis.
Yu rompis la araneajxon, deprenis la kaptajxon, foriginte de gxi cxirkauxvolvintajn araneajx-fadenojn, li trovis gxin verda abelo apenaux mortinta.
Yu portis gxin reveni en la cxambron kaj metis gxin sur tablon. Post kelka momento da ripozo la abelo reakiris konscion kaj povon ekrampi.
La abelo malrapide ascendis inkpleton, jxetis sin en la inkon kaj revenen elrampis sur la tablo, kie gxi movigxis skribante la vorton "Dankon". Poste, gxi svingadis siajn flugilojn kaj forflugis tra la fenestro. Depost tiam neniam revenis la knabino en verda vesto.
VIRINO --- MASKITA LUPO
Xie Zhongtiao de Longmen estis senvirta flirtemulo. Kiam li estis pli ol 30-jara, mortis lia edzino, postlasinte al li du filojn kaj unu filinon, kiuj ofte ploris aux vekriis cxu matene aux vespere, kauxzante al Xie penadon aux lacigon.
Xie ankaux klopodis por reedzigxo, sed dum longa tempo ne sukcesis trovi tauxgan novedzinon, do li nur portempe dungis maljunulinon kiel vartistinon de siaj gefiloj.
Iutage, kiam Xie iris sur montvojo, malantaux li subite aperis virino. Xie malrapidigis siajn pasxojn por vidi la alproksimigxantan virinon kaj trovis sxin cx. 20-jara placxa belulino.
Xie ekparolis al sxi flirteme: "Cxu vi ne sentas timon dum soleca irado en montaro ?"
La virino nur dauxrigis sian iradon senresponde.
Xie reparolis al sxi : "Por viaj delikataj piedoj la monta irado estas tro peniga !"
Sed la virino ankaux silentis senresponde.
Cxirkauxrigardante Xie trovis ke neniu alia vojiranto trovigxis tie, kaj li alproksimigxis al la virino, ekkaptis al sxi la brakon kaj tiris sxin en valon por seksatenci.
La virino kolere kriis: "De kie venas tiel kruda rabisto molesti ?"
Sed Xie perforte braktenis sxin foriri senhalte. La virino stumbladis foj-refoje, embarasite, sxi diris: "Cxu vi volas havi intimajxojn per tia maniero ? Mi konsentus, nur se vi ne devigu min !"
Xie cedis, kaj kune kun sxi eniris en senhoman kavernon, kie ili koitis kaj intimis unu la alian.
La virino demandis al Xie pri liaj hejmloko, adreso, nomo k.s. Xie respondis senmensoge, kaj li ankaux demandis al la virino pri la samo, kaj sxi respondis:
"Mi havas familian nomon Li. Malfelicxe vidvinigxis tre juna, kaj nun mortis ankaux mia bopatrino, sekve mi vivas en plena soleco senapoge, tial mi ofte vizitis al mia patrina hejmo."
"Mi ankaux estas vidva," diris Xie, "Cxu vi konsentas kunvivi kun mi ?"
"Sed cxu vi havas gefilojn ?" demandis la virino.
"Por diri la veron," respondis Xie. "se nur rilate al amorgxuo, al mi tute ne mankas sekskunulinoj, tamen, neniu el ili havis la paciencon toleri la gxenadon de ploremaj geduonfiloj!"
Auxdinte tion, la virino hezitis perplekse: "Gxuste je tio kusxas la plej granda malfacilo ! Laux modo de viaj vesto, sxtrumpoj kaj sxuoj, vi estas ordinara homo, kaj mi havas memfidon vin priservi, sed estas malfacile roli kiel duonpatrino. Mi timas esti supersxutita de malvarmaj onidiroj aux mokoj !"
"Bonvole ne hezitu pri tio !" petis Xie, kaj admonis. "nur se mi mem ne plendos, je kio rilatas al aliaj homoj ?"
Versxajne la virino iom konvinkigxis, sed sxi konfesis alian skrupulon:
"Se ni jam havis karnajn intimajxojn, pri kio do mi ankoraux skrupulas por kunvivi kun vi ? Tamen mi havas tre kruelan bofraton, kiu cxiam prenis min por profitcxasa varo. Mi timas ke li ne permesas nian geedzigxon, kion fari ?"
Xie ankaux cxagrenigxis pri tio, kaj li proponis, ke ili kune forfugxu. La virino respondis:
"Tion mi ankaux pensis, sed mi timas, se iu el viaj familianoj malsekretigos, tre eble kauxzos malagrablajxojn al ni ambaux !"
"Bagatelo !"Xie diris. "cxar en mia hejmo nun trovigxas nur unu maljuna vartistino, mi povos facile forsendi sxin !"
La virino tre gxojis kaj volontis reveni kune kun Xie al lia hejmo.
Xie unue kasxis la virinon en ekstera cxambro. Poste, li eniris eksigi la maljunan vartistinon. Forsendinte sxin, Xie purigis la liton kaj bonvenigis la virinon eniri. Ambaux tre gxoje kaj intime gxuis la kunvivon.
La virino do komencis dommastrumi. Krome, sxi ankaux faris flikadon por la gefiloj de Xie, tre diligente kaj pene.
Akirinte la virinon kiel sian edzinon, Xie tre dorlote amis sxin. Cxiutage li nur kunsidis kun sxi en fermita cxambro, senigante al si cxiam vizitanton.
Post pli ol unu monato, iutage Xie eliris pro ofico. Li fermis la pordon post si kaj foriris.
Kiam Xie revenis, li trovis la internan pordon firme fermita, ecx neniu respondis al lia longa frapado al la pordo. Fine Xie mem pusxmalfermis la pordon kaj eniris. Li vidis nenian homspuron. Kiam Xie iris gxis sia dormocxambro, granda lupo subite elsturmis kaj, rompinte la pordon, forkuris.
Xie preskaux sxokigxis de la teruro. Li eniris la cxambron kaj vidis jam neniun el siaj gefiloj. Sur planko plena de sangoj restis nur tri kapoj. Xie haste turnis sin por cxasi la lupon, sed ne povante scii kien gxi jam forkuris.
Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Kvankam tiu cxi homo estas senvirta, tamen la cxiela repago al li ja estas tro kruela ! Cxiu viro, kiu reedzigxis, ja kondukis lupon memvole en sian hejmon, por ne paroli pri tio, cxu oni decas esperi akiron de bonvirta edzino el la virinoj, kiuj adulte koitis en kampo aux sxtele forkuris kun konkubo !