 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 9
Sinjoro Boll(B) parolas
tagmeze kun sia edzino(E) |
|
B: Ĉu la tagmeza manĝo estas pretea, Nina? |
|
E: Jes, Gustavo, preskaŭ. !Post kvin minutoj ni
povas manĝi. |
|
B: Kion bonan ni manĝos hodiaŭ? |
 |
|
E: Unue: lento-supon, kun... |
|
B: Lento-supon??... Jam hieraŭ ni manĝis lento-supon. |
|
E: Ĝi estas la post-restaĵo. Ĉu, eble, mi forĵetu ĝin? |
|
B: Kial forĵeti? Donu ĝin al la pudelo! |
|
E: Vi ja scias, ke la pudelo ne ŝatas supon... |
|
B: Do, mi manĝu tion, kion la hundo ne volas, ĉu? |
|
E: Ne diru stultaĵojn! Jen, gustumu! Mi kunkuiris
pecon da fumaĵita |
|
porkaĵo. |
|
B: Hmmm... Ne malbona. Ĝi eĉ gustas bonege. |
|
E: Nu, do! Kial ĉiam grumbli, antaŭe? |
|
B: Kiu grumblas??... Ĉu mi ne plu rajtas diri mian
opinion? |
|
E: Vi ja rajtas. Sed ĉiam afable, mi petas. |
|
B: Kaj poste, kion vi havos ankoraŭ por manĝi? |
|
E: Ankoraŭ??... Kiam vi estos manĝinta du telerojn da
supo, kaj tiun |
|
pecon da viando kun pano kaj salato,
vi ver-ŝajne ne plu malsatos. |
|
B: Mhm... Oni ne povas aserti, ke vi dorlotas min per
riĉaj manĝaĵoj. |
|
E: Eble ne riĉaj, sed ĉiam bongustaj, ĉu ne? Kaj
kio estas grava: ne multekostaj. |
|
B: Diru al mi: Kion vi faras kun la salajro, kiun mi
alportas, ĉiu-monate? |
|
E: Estas simple. Mi metas unu kvaronon da ĝi en
tir-keston. |
|
B: Ĉu mi aŭdas bone? |
|
E: Jes, certe. En tir-keston, kun solida seruro. |
|
B: Ha! Nun mi komprenas. Tial do ni manĝas tiel mizere,
depost kelka tempo. |
|
E: Ne diru: mizere! Diru: simpla-maniere! !Vi devus
gratuli min, ke mi |
|
estas tiel ŝparema
kuirejo-mastrino. |
|
B: Bone. Mi gratulas vin. Sed vi mem gratulu vin, ke mi
ne estas koleremulo. |
|
E: Nu, jes. Tamen, ne tro laŭdu vin! Ĉu, kiel
deserton, vi volas pecon da |
|
da pruno-torto? |
|
B: En kiu kuko-vendejo vi aĉetis ĝin? |
|
E: Mi ne aĉetis. Mi mem faris kaj bakis ĝin, hodiaŭ
matene. |
|
B: Ho! Agrabla surprizo! Laŭdinda rezultato! Tre bon-gusta
torto! |
|
E: Mi estas kontenta, ke vi ne daŭre estas malkontenta. |
|
B: Mi estas eĉ pli ol kontenta, kara mia. ! Sed nun
konfesu, kial vi ŝparas |
|
tiel diligente grandan parton
de mia salajro? |
|
E: Por povi aĉeti novan kuirejo-fornon, kun aŭtomate
reguligebla bakujo. |
|
B: Ĝojiga novaĵo! ! Espereble, vi tiam preparos luksan
tag-manĝon |
|
ĉiu-tage, ĉu ne? |
|
E: Nu, certe ne ĉiu-tage. Sed detempo al tempo. |
|
B: Kial ne ĉiu-tage? |
|
E: Ĉar, poste, mi devos denove ŝpari, por povi aĉeti
novan, pli grandan, |
|
kaj tute modernan fridujon. Mi
jam elektis belan modelon... |
|
|