 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 11
Sinjoro Adek(A) parolas kun
kelnero(K) en kafejo |
|
A: Kelnero, mi petas! |
|
K: Jes, sinjoro. |
|
A: Ĉu vi havas ilustritajn gazetojn? |
|
K: Jes, certe. !Mi proponas al vi la revuon "Monda
Spegulo". |
|
A: Ebla... Jes! !Ĉu vi havas la plej freŝan numeron? |
|
K: Ni ĝin havas. Jen, sinjoro. Ĝi prezentas kolorajn foto-bildojn pri la nova uno-raketo. |
|
A: Ha jes? Tio multe interesas min. |
|
K: Ĉu vi deziras trinki ion, sinjoro? |
|
A: Kion mi povus trinki? Ni diru: bieron. Bonan bieron. |
|
K: Ni havas nur plej bonan bieron. Marko "Pils". |
|
A: Bone. Do: bieron "Pils". |
 |
|
K: Ĉu en botelo, en kruĉo, aŭ en glaso? |
|
A: Estas egale. |
|
K: Ĉu unu litron, aŭ nur duonan litron? |
|
A: Kvaronan litron, mi petas. |
|
K: Mi tuj alportos. ! Ĉu blondan aŭ brunan? |
|
A: Ambaŭ. |
|
K: Ĉu sam-tempe, po unu glaso? |
|
A: Jes. Mi trinkos, alterne, bondan kaj brunan. Pro mia
delikata stomako. |
|
K: Se vi kredas... Laŭ via deziro. |
|
A: Bonvolu atenti, ke la biero estu nek tro varma, nek tro
malvarma. |
|
K: En aliaj vortoj: vi volas ĝin varmeta. |
|
A: Ni diru: malvarmeta. |
|
K: Se mi bone komprenas: iom varmeta, sed ne tro... |
|
A: Efektive tiel. !Ĉu vi povus sam-tempe alporti
termometron? |
|
K: Kion?... Tremometron??... Ĉu vi havas febron? |
|
A: Mi?... Febron?... Tute ne! Estas por mezuri la
temperaturon de la biero. |
|
K: ... de la biero? |
|
A: Kompreneble. !Ĝi havas precize 22 gradojn
centigradajn. Nek pli, nek |
|
malpli. |
|
K: Kiom? 22 centigradojn? |
|
A: Klare! Gradojn laŭ la skalo Celsius, kompreneble, ne
laŭ tiu de |
|
Reaumur aŭ Fahrenheit. |
|
K: Mi bedaŭras, sinjoro. Mi vere bedaŭras... Sed
termometron ni ne havas |
|
en nia kafejo. |
|
A: Vi ne havas? Ĉu kredeble? |
|
K: Mi ĵuras, ke mi diris la veron. |
|
A: Nu, se vere, mi ne trinkos biron. |
|
K: Ĉu vi deziras ion alian? |
|
A: Jes. Alportu al mi unu pomon, taŭgan tranĉilon, kaj kelkajn
dento-purigilojn...! |
|
|
|
念匯仁
和匯仁
卦指朕村 |