![]() |
世界语学习 | 世界语文学 |
Pluvo L. L. Zamenhof Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas Senĉese, senfine, senhalte, El ĉiel’ al la ter’, el ĉiel’ al la ter’ Are guto frapiĝas resalte.
Tra la sonoj de l’ pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera.
Kvazaŭ la sopir’ en la voĉo kaŝiĝas Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro… Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja, En mi batas konfuze la koro.
Ĉu la nuboj pasinta, jam ofte viditaj, Rememore en mi reviviĝis, Aŭ mi revas pri l’ sun’, kiu baldaŭ aperos, Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?
Mi ne volas esplori la senton misteran, Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras; Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas, Al la freŝo la koro min tiras.
雨 [波] 柴门霍夫 作 晓 江 译 雨,雨,雨, 淅淅沥沥,下个不停, 出自天空,来到地上,
滴滴雨水拍打地面又跳起。 神奇的喃喃细雨 透过雨声传到我耳里, 我神往地倾听,似乎想弄明白,
空中的细雨声在讲什么事。 似乎雨声中藏着某种思念 在叙述着回忆…… 最奇异、悲伤和高兴的情感
在我心中交织在一起。 难道曾常见到的逝去的云 又重现在我心里, 难道我在向往着那不久将出现的太阳,
虽然它还隐藏在云雾里? 我不想探讨那神秘的感情, 只不过是向往、享受和呼吸; 我感觉到某种新生事物在将我诱惑, 心儿把我和新事物连在一起。
|