
MORNA KANTO PRI
FLOROJ
Ve, floroj velkas, falas, kaj
petaloj drivas en l' aer'!
Kiu kompatas pri la sven' de juno kaj aroma hel'?
Filandroj milde ŝvebas super pavilonoj primaveraj,
salikaj flokoj naĝas kise al kurtenbrodaĵoj belaj.
花谢花飞花满天,红消香断有谁怜?
游丝软系飘春榭,落絮轻沾扑绣帘?
Knabin' en sia ĉambro nun morozas pri printempa sven';
nenio liberigas ŝian povran koron el ĉagren'.
Levinte la kurtenon, kun la hoj' enmane ŝi elpaŝas;
sed hezite, ĉar treti la falintajn florojn ŝi domaĝas.
闺中女儿惜春暮,愁绪满怀无释处;
手把花锄出绣闺,忍踏落花来复去?
Paradas la aromon freŝan kaj la ulmo kaj salik',
ignore al petala falo de la pruno kaj persik'.
Sed venontjare prunaj kaj persikaj floroj ja revenos,
tamen la ĉambro kaj la lito de l' knabino jam malplenos!
柳丝榆荚自芳菲,不管桃飘与李飞;
桃李明年能再发,明年闺中知有谁?
Finkonstruiĝis nestoj aromaj en la tria monat'---
hove, hirundoj, vi turmentis florojn, tute sen kompat'!
Ankaŭ venontjare vi bekadon al burĝonoj faros?
Sed tiam viaj nestoj super la senhoma ĉambr' disfalos.
三月香巢已垒成,梁间燕子太无情!
明年花发虽可啄,却不道人去梁空巢也倾。
Ja tricent sesdek tagoj ĉiujare. Sed kia la tag'!
Ponard' de vent' kaj glav' de frosto drastas en kuna atak'.
Ve, kiel longe la petaloj ĉarmaj firme sin retenos?
Ĉu ne momenta blovo jam senspure ilin tuj forprenos?
一年三百六十日,风刀霜剑严相逼;
明媚鲜妍能几时,一朝飘泊难寻觅。
Florad' tre plaĉas, sed post falo netroveblas kolektant';
jen kial tristas la florenteriga knabin' ĉe verand'.
Senpova ŝi, apoge al la hojo, larmas en soleco;
sur ĉiun nudan branĉon kvazaŭ gutus ŝia sang' sen ĉeso.
花开易见落难寻,阶前闷杀葬花人;
独倚花锄泪暗洒,洒上空枝见血痕。
Kukolo ne kukuas, kiam falas krepuska saten';
lasinte la fosilon ŝi refermas pordojn post reven'.
Surmure lum' el frida lampo palas, la knabin' ekkuŝas;
fenestron frosta pluvo frapas, dum kovrila gel' ŝin puŝas.
杜鹃无语正黄昏,荷锄归去掩重门;
青灯照壁人初睡,冷雨敲窗被未温。
Ve, kio kaŭzas, ke mi senkonsole en aflikt' suferas?
Printempon mi duone amas kaj duone prikoleras
pro ĝia subita aper', pro ĝia abrupta forflu';
silente ĝi emerĝas, fordrivas ankaŭ tute sen bru'.
为奴底事倍伤神,半为怜春半恼春:
怜春忽至恼忽去,至又无言去不闻。
Jen morna kanto en la lasta nokto vibris tiel forte.
Ĉu tion faris floranim' aŭ birdspirito eksterkorte?
Ne reteneblas la animo flora kaj birda spirit';
al birdoj mankas vortoj, inter floroj regas nur timid'.
昨宵庭外悲歌发,知是花魂与鸟魂?
花魂鸟魂总难留,鸟自无言花自羞;
Ho, kiom mi deziras havi jam flugilojn sub l' akselo,
por porti la petalojn al la pleja foro de l' ĉielo!
Al la lontano, jen tiel malproksimen sub la ĉiel'!
Sed ĉu mi povus trovi tie por ili pecon da ter'?
愿奴胁下生双翼,随花飞到天尽头。
天尽头,何处有香丘?
Portempe la dolĉajn medolojn en ĉi sakon mi enŝovu,
ke l' ĉarmon kaj superbon man' da tero neta ĉiam kovru!
Forpasu puraj, se vi naskiĝis kun la sama natur'!
Ĉu ne pli bone ol en stinkan akvon fali al malpur'?
未若锦囊收艳骨,一抔净土掩风流;
质本洁来还洁去,强于污淖陷渠沟。
Hodiaŭ enkavigi vin mi venas tuj post via morto.
Kaj kiam mi pereos? Ho ve! Ja ne certas mia sorto.
Pro l' enterigo de falintaj floroj oni mokos min.
Sed kiu entombigos min post la aper' de mia fin'?
尔今死去侬收葬,未卜侬身何日丧?
侬今葬花人笑痴,他年葬侬知是谁?
La tempo de dissink' petala kaj finiĝo primavera
ja markas horon de paliĝo kaj detru' de l' juno bela.
Kiam printempon svenan la velkanta ĉarmo sekvos for,
jam forgesiĝos la knabin' mortinta kaj falinta flor'!
试看春残花渐落,便是红颜老死时;
一朝春尽红颜老,花落人亡两不知!
---
El Esperanta eldono de Ruĝdoma Sonĝo, Vol.I, ĉapitro 27,
p.390~391.
Tradukis Seimin. Tajpe enretigis Guozhu je 2007-05-18