Guozhu:
NOVA FLORO KUN ĈINA ODORO
1. Poezio kiel animo de Esperanto
En la longa rivero de historio de artefaritaj lingvoj por universala uzo, la lingvo Esperanto, kiun ni lernas kun amo kaj adoro, viciĝis nek la unua, nek la lasta. Tamen ĝi ja estas la unika sukcesinto inter sennombraj rivaloj sam-kategoriaj dum jarcentoj. Ne senkaŭze do William Auld tiel komentis ke
"La lingvo Esperanto estas fenomeno unika : ĝi estas la sola arta lingvo en la historio de la mondo, kiu ekvivis kaj daŭre plifariĝis komuna lingvo de homoj el ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondpartoj, krea lingvo de poetoj kaj faka lingvo de sciencistoj, plenrajta komunikilo apud ĉiuj aliaj, laŭdire "naturaj", lingvoj."(1)
Fronte al la fakto ke el nuboj da projektoj de artefaritaj lingvoj sukcesis pluvivi nur tiel malmulta, kiel ĉina proverbo diris ke kalkulebla per niaj fingroj, D-ro Zamenhof iam diris trafe: "Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia."(2)
Laŭ lia opinio, projekto pri gramatiko kaj vortprovizo de la nova lingvo estas nur seka framo aŭ ŝelo, sen vivo, sen animo.
Por vivigi la sekan framon aŭ ŝelon, necesas literaturo, necesas verkoj, originalaj kaj tradukaj, kiuj kapablas fari la projekton vivanta korpo kun sango kaj karno. Dume poezio estas la plej valora gemo kaj perlo en literaturo, estas la animo por la lingvo.
Tial, dum la kreado de Esperanto, D-ro Zamenhof anticipe faris multajn eksperimentojn, li konsentis publikigi sian projekton nur ĝis la tempo kiam li povis versi en sia nova lingvo. Kiel konate, en 1878 D-ro Zamenhof la unuan fojon publikigis sian pra-Esperanton, kiu poste estis forbruligita de lia patro, kaj la preskaŭ sola postrestaĵoj de tiu Lingwe Universala estas la poemo "Malamikete de las nacjes". Kaj, en la Unua Libro de Esperanto jam legiĝis du poemoj originalaj, nome <Mia Penso> kaj <Ho, Mia Kor'>. Legiĝis samloke ankaŭ poemo de Heine <En nord' unu pino en solo> tradukita el la germana lingvo. Tial, el la supra fakto ni rajtas diri ke la poezio de Esperanto naskiĝis samtage kiel la lingvo Esperanto. La historio de la Esperanta poezio estas samaĝa kiel tiu de Esperanto. La karmemora Kalocsay ja tiel diris
Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton. Oni povas diri, ke la tuta Esperanto estas poezia lingvo....
La ceteraj projektoj sonas apud ĝi, kvazaŭ matematika formulo apud soneto. (3)
Por Esperanto poezio estas tiel grava kiel animo.
2. Tri Beloj Harmonie en Poezio
La plej granda diferenco inter prozo kaj poezio kuŝas en ilia nesama formo. Poezio postulas la harmonian kombinon de tri beloj en ideo, sono kaj formo.
La tri beloj aludas respektive pri tri flankoj.
La tiel nomata belo de ideo aludas pri la ideo, penso, enhavo de la poemo;
la t.n. belo en sono aludas pri la muzika efiko pro metriko, ritmo, rimoj;
la t.n. belo en formo aludas pri la speciala fiksa formo de la poemo, inkluzive nombrojn de strofoj, versoj, silaboj ĉu regulaj aŭ variaj laŭ certaj reguloj, kiuj naskis belon por rigardantoj.
Bona poemo posedas samtempe la suprediritajn tri belojn en harmonia kombino, plaĉajn al menso, oreloj kaj okuloj.
Poezioj en diversaj naciaj lingvoj, kvankam kun fono de malsamaj kulturoj, tamen same postulas pri la tri beloj en poemoj, el kiuj la postulo pri beloj de ideo kaj sono estas komuna, dum tiu pri belo en formo estas plej aparta karakterizaĵo, kiu plej forte esprimas la malsamajn stilojn kaj ekzotikajn ĉarmojn de diversaj nacioj.
3. Pionire eniras fiksformaj poemoj el la Okcidento
En sia evoluado, la Esperanta poezio nutris sin per kremoj el diversaj naciaj kulturoj sorbante ties avantaĝojn kaj kvintesencojn kaj dum cent jaroj elvartis grandan ĝardenon kie prospere kaj pompe disfloras centoj da floroj konkursante per allogaj beloj. Aperis generacioj da eminentaj poetoj kun okulfrapaj bonaj poemoj.
Fama erudito G. Waringhien iam skribis ke "unu --- eble la precipa--- rolo de la esperanta literaturo estas fariĝi kvazaŭ la muzeo de ĉiuj naciaj ĉefverkoj."(4) Legiĝis ne malmultaj poemoj en normalaj fiksaj formoj jam delonge popularaj en naciaj lingvoj. Ni rimarkas ke poetoj el la Okcidento ja iris pionire tiuflanke. Ili sukcese transplantis multajn fiksformajn poemojn el la elstara heredaĵo de siaj propraj nacioj ke tiuj enradikiĝis, ekfloris kaj abunde fruktdonis.
Ekz-e tercino el la itala poezio, uzita de la granda poeto Dante por verki sian Dian Komedion;
humura limeriko el la angla poezio;
soneto kiu ĝermis el la itala kaj poste furoris tra la tuta Eŭropo, granda Ŝekspiro versis tutan poemaron en ĝi;
rondelo el la franca, kun ripetaj suspiroj;
trioleto, bela kaj petola.
Esperantaj poetoj versante per tiuj fiksformoj jam atingis tiel maturan lertecon tute laŭ sia deziro.
Kaj la famaj Esperanto-tradukoj de multaj mondfamaj verkoj, kiel supremenciitaj La Dia Komedio de Dante kaj La Sonetoj de Ŝekspiro, ankaŭ estas fidele redonitaj en la samaj formoj kiel en la originaloj.
Pri tiu gemoj el la diversaj naciaj poezioj majstro G. Waringhien intime nomis ilin "familiaj juveloj" (5) jam delonge sen fremdaj postsignoj.
4. Ne mankis postsekvantoj el la Oriento
Kaj ni rimarkas ke post la pioniroj de la Okcidenta, ne mankis postsekvantoj el la Orienta poezio.
4.1 Japana
Esperanto eniris Japanion kaj Ĉinion preskaŭ samtempe je la komenco de la 20-a jc. Esperanto-movado en Japanio akiris okulfrapajn atingojn, inkluzive ankaŭ la sukcesan enkondukon de japaneskoj en Esperantan poezion. Versoj en japanesko ĉefe estas el du specoj: kvin-silaba kaj sep-silaba. Malsamaj kombinoj de ili donis al ni hajkon, tankaon kaj utaon. Ne nur japanaj esperantistoj, sed ankaŭ alilandaj poetoj versis laŭ tiuj fiksformoj. Abunde da japaneskoj ni povas legi en poemaroj kia Eterna Bukedo, Tutmonda Sonoro kaj la monumenta Esperanta Antologio.
4.2. Persa
Aperis en Esperanto ankaŭ robajo, fiksforma poemo el persa poezio. Eĉ ekzistas du famaj tradukoj de Robajoj de Omar Kajam en Esperanto dank' al Auld kaj Waringhien, esp-igitaj respektive el la angla kaj el la persa lingvoj. Robajo karakterizis plej okulfrape per la rimaranĝa maniero kaj tiu rimaranĝo efikis por ĉinoj tiel ke oni tuj memoris pri la verskvaroj, ĉu kvinsilaba aŭ sepsilaba, en Tang-poemoj de Ĉinio.
5. Ekapero de la unua ĉinesko
Se alilandaj fiksformaj poemoj, ĉu el la Okcidento aŭ el la Oriento, ĉiuj povis senprobleme eniri Esperanton kaj fariĝis "familiaj juveloj" en la esperanta poezio, sed kial oni ankoraŭ vidis nenian pecon de la fiksformaj poemoj el Ĉinio? Ĉu tiu manko ne estas tro okulpika kaj sentebla?
La unua ĉina esp-isto kiu rimarkis pri tiu ĉi manko kaj ekprovis ŝtopi la vakantan blankon estis Hu Guozhu (1938-). En la komenco de la 70-aj jaroj de la 20-a jc li ekversis en Esperanto laŭ ĉina fiksformo Sopir-al-Sudo 17 poemojn kiel la unuajn ekzercojn de la eksperimeno. Ĉar siatempe en Ĉinio regis ŝtormo de la tiel nomata Granda Kultura Revolucio, li ne kuraĝis versi pri sia propra sento, do provis nur per la reversigo de famaj poemoj de antikvaj ĉinaj poetoj.
En junio de 1973, aperis en la n-ro 2 de la mimeografita revuo El Ĉinaj Esperantistoj(EĈE) 4 poemoj de Guozhu laŭ ĉina fiksformo Sopir-al-Sudo, kies enhavo respektive estis pri 1)ĉarma luno, 2)flava papilio, 3)hirundoj, 4)ostard'. Tiuj poemoj estis senprecedencaj en la esp-a poezio, ĉar ili estis versitaj laŭ reguloj de ĉina fiksforma poemo Sopir-al-Sudo, havante komunan formon je mezuro, nombroj de versoj, silaboj, rimoj kaj rimaranĝo .
Poste, aliaj du poemoj Sopir-al-Sudo aperis kiel specimeno de ĉinesko en la libro Esperanta Metriko, respektive kun vira kaj ina rimoj(6):
1 2
Ĉu fajro En pluvet'
sovaĝa povas dorse sur azen'
forleki herbojn ? Ho ne ! veturante la poet'
Jen vent' printempa blovas, lulis sin per rava tem'
kaj herb' jam novas ! taŭga por poem'.
Ĉar El Ĉinaj Esperantistoj (EĈE) estas unu el la nemultaj mimeografitaj revuetoj aperintaj en la jaroj de la Granda Kultura Revolucio en la ĉina Esp-movado, dume la Esperanta Metriko estas ĝis nun ankoraŭ la unika gvidlibro tiuteme en la ĉina por ĉinaj esp-istoj, do ili akiris konsekvence atenton de ĉinaj esp-istoj. Pli kaj pli multiĝis ĉinaj s-anoj kiuj zorgis pri la enkonduko de ĉinaj fiksformaj poemoj en Esperanton. Tamen, siatempe ankoraŭ neniu ekster Ĉinio sciis pri tiu evento.
6. Alvoko de Sudafrika Poeto
Fakte <Sopir-al-Sudo> ne estis la unika inter ĉinaj fiksformaj poemoj. Nombro de ĉinaj fiksformaj poemoj estis tiel abunda ke ĝi eĉ superis 2000. La sukcesa eniro de <Sopir-al-Sudo> en Esperantan poezion aludas al ni atendeblan perspektivon: se tiu ĉi sukcesis la unua, teorie do la aliaj pli ol 2000 kamaradoj-skemoj de ĉinaj fiksformaj poemoj ankaŭ havas la saman egal-rajton kaj eblecon eniri Esperantan poezion kiel sekvantoj. Kaj, se pli ol unu ĉina fiksforma skemo eniris Esperantan poezion, ili devas havi komunan kaj pli vaste uzatan nomon, kiu, laŭ regulo de vortfarado en Esperanto, devas esti ĉinesko.
Estas interesa fakto, ke tiu, kiu unuafoje uzis la nomon ĉinesko, ne estis ĉina esperantisto, sed alia neĉina fama Esperantisto-poeto Edwin de Kock(1930-) el Suda Afriko. La 14-an de novembro 1983, Edwin de Kock versis poemon, kies ĉefa titolo legiĝas ĝuste Ĉinesko; samtempe kun vic-titolo <imite de HSU Kan>. La poemo aperis en lia poemaro <Saluton al la Suno>:
De kiam vi, sinjor , foriris,
lantnube trajtigis vizaĝoj;
kaj flirtas, oldaj kvazaŭ koro,
komodspegule albumpaĝoj.(7)
Guozhu danke faris por ĝi ĉinigon.
Edwin de Kock aldonis al sia ĉi poemo piednoton: "HSU Kan (171-218). ‘De kiam vi, sinjor', foriris’ estas el lia poemo pri la pensoj de edzino — verso ofte imititaj. Nin influu,post la grandaj Japanoj, nun ankaŭ la grandaj Ĉinoj !"(8)
Jen varmaj voko kaj alvoko, kun aspiro ke ĉinesko aperu sur la internacian scenejon de Esperanta poezio.
La varma alvoko far Edwin de Kock vere kortuŝas. Tamen li ne estas ĉino, sen scipovo de ĉina lingvo kaj, kaŭze de tio, eĉ prenis na "De kiam vi, sinjor', foriris" reprezentanto. Tio estas miskompreno.
"De kiam vi, sinjor', foriris" estas malnova temo de yuefu-arioj. Tiu titolo devenis el la versoj en la poemo <Buduara Sopiro> de Xu Gan (t.e. HSU Kan sub plumo de Edwin de Kock). Xu Gan, alinomata Xu Weichang, lokano de Beihai (nuna Shouguang de Shandong-provinco), estis unuela poeto de Sepopo en Jian'an-erao(196-220 p.K.). Kvar poemoj liaj restis ĝis hodiaŭ. La poemo <Buduara Sopiro> skribas pri la sopiro de edzino en hejmo pri la fora edzino. Originale tiu poemo havas 60 versojn, sed i.a. la kvar versoj "De kiam vi, sinjor', foriris" estis precipe ŝatata de legantoj kaj multaj en sekvantaj dinastioj eĉ imite faris kvinsilaban verskvaron. La imitaĵoj ne nur uzis la saman titolon, sed ankaŭ la versmanieron kiel Xu Gan, kun sama teksto en la unua verso, sama duono en la tria verso kaj tiel fariĝis formulo de poemo "De kiam vi, sinjor', foriris". Tamen per tio ĝi ankoraŭ ne sufiĉas por esti la reprezentanto de ĉina poezio.
Formoj de ĉina poezio estis tre variaj: la kvarsilabaj en la <Libro de Poezio>, la specifaj en la <Lisao>, la kvinsilabaj kaj sepsilabaj verskvaro kaj versoko, egalsilabaj, buntsilabaj kaj la plej diversaj en ci-oj kaj arioj... travivinte evoluadon de jarmiloj. Laŭ <Imperie Oficiala Fiksformaro de Ci-o> eldonita en Qing-dinastio(1644-1911), estis resume 2306 skemoj por ci-oj, kaj 581 por arioj, el kiuj la plej ofte uzataj nombriĝas ĉ. 50, kiuj ja meritas nian en-esperantigon. La supredirita enkonduko de <Sopir-al-Sudo> en Esperantan poezion fakte estis nur eka ero de la granda projekto Ĉinesko.
7. Al la mondo ekster Ĉinio
Por ke ĉinesko vere alradikiĝos en Esperanton, ne sufiĉas la sola sukceso de <Sopir-al Sudo>. Necesas pli multe da solidaj laboroj far multaj homoj, kaj ĉinaj esperantistoj devkonscie faris por plenumi la historian mision.
Ĉiu komenco estas malfacila. Tia ankaŭ estis la komenca, la primitiva, periodo de ĉinesko.
Tamen, ĝuste kiel nia Majstro D-ro Zamenhof versis:
Malfacileco, malrapideco
Al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
Ni kion povos, ni faros.
Tiu komenca periodo de ĉinesko daŭris 33 jarojn.
Ni ĝin kondukos neripozante,
Kaj nin lacigos nenio.
Unu post aliaj malfaciloj estis konkeritaj.
Unu post aliaj novaj ĉineskaj skemoj estis enkondukitaj en Esperanton.
Unu post aliaj spertoj akiritaj en ĉinesko-versada praktiko estis resumitaj, rafinitaj kiel teorio.
Kaj ĉinesko de tute senfama situacio ankaŭ fariĝis iom post iom konata en Esperantujo.
Interalie la plej gravaj eventoj koncernis kun inaŭguro de Penseo (1990-) kaj fondiĝo de la ĉineska rubriko en interreto (2006-).
En julio de 1990, inaŭguriĝis beletra monata revuo Penseo en Ĉinio. Tiu revuo, kun tre banala aspekto kaj limigita amplekso de nur kvar paĝoj ĉiunumere, povis esti distribuata al fremdaj landoj nur en koverto kiel ordinara letero. Tamen, per siaj agmaniero, spirito, kvalito, honesto, kaj precipe per la ĉinaj trajtoj, rapide gajnis bonan renomon ĉe legantoj, kaj estis honorigita en 1994 per Grabowski-premio. En iu eseo William Auld komentis ĝin kiel unu el la dek plej gravaj literaturaj revuoj en centjara EM. Ekde sia unua numero, Penseo fondis specialan rubrikon por ĉinesko kaj persiste publikigis (ĝis hodiaŭ) ĉineskojn. Tiel la revuo Penseo fariĝis grava kanalo por ke ĉineskoj iru al la mondo.
Ĝis la jarfino de 1997, en la unuaj sep jaroj Penseo jam publikigis 120 ĉineskojn. Ekster ĉies atendo, la plej uzata skemo tamen estis la ĉinesko Tiaoxiaoling (Flirta Kanto) kun rigora postulo pri palindromo! Leginte la kvar ĉineskojn Tiaoxiaoling en la unua numero de Penseo, William Auld ne povis sin deteni de emociiĝo kaj tuj skribis jene:
"Aparte mirigas la poemformo tiaoxiaoling, kun ties kvar elstare sukcesaj ekzemploj. Kiel la poetoj ŝatas turmenti sin, ligante sin per ĉiam pli striktaj katenoj! Mi ne konas pli rigoran formon ol tiaoxiaoling! Gratulon vere sinceran al Guozhu kaj Lu Jixin."(9)
La revuo ekster Ĉinio, kiu plej frue publikigis ĉineskojn, estis <Preludo> en Japanio (10). En sia novembra n-ro de 1989, <Preludo> publikigis serion da ĉineskoj de Guozhu je funebro pri Honfan, la veterana pioniro de ĉina EM. Poste, ĉineskoj aperis ankaŭ en aliaj revuoj ekster Ĉinio, ekz-e en <IPR>, la organo de ILEI (11), la prestiĝa <Heroldo de Esperanto>, kaj influohava beletra revuo <Fonto> kc. (12)
En 1991, Lu Jixin verkis bruŝuron <Invit' al Ĉinesko>, kiu ne povis trovi eldonejon en Ĉinio. Feliĉe ĝi ricevis favoran akcepton de Gerrit Berveling, kiu eldonis ĝin 1995 en Breda, Nederlando, kiel la n-ron 13 inter la VoKo-serio (13). Tiu ĉi 28-paĝa broŝuro kolektis 7 ĉineskojn "Tiaoxiaoling", "Dekses-silabo" kc. kun 75 specimenoj versitaj de la aŭtoro, tial ĝi legiĝas ankaŭ kiel individua poemaro de Lu.
Leginte ĉineskojn, la granda poeto William Auld estis tiel entuziasmigita ke li verkis favoran recenzon <Ekjuku la poeta mano> kaj esprimis sian bondeziron ke :“Mi esperas, ke la tria eldono de Esperanta Antoligio enhavu originalajn Ci-ojn ankaŭ de poetoj ne-ĉinaj.”(14)(Fonto 175, p.29)
Estas ĝojinde ke neĉinaj esperantistoj vere komencis versi laŭ ĉineskoj. Kvankam ne multe, tamen kun grava signifo. La plej fruaj du aŭtoroj estis Kris Long kaj Meva Maron. Penseo publikigis tri ĉineskojn "Tiaoxiaoling" de ili, nome:Polucio(de Kris Long, la unuaj du sube) kaj Blankaj Buloj (de Meva Maron, la tria sube)(注15)。
Ŝtona, ŝtona vastan,vastan Perloj! Perloj:
strand' Brajton-betona: marsurfacon plastan! neĝborulaj ferioj.
rubo, ne marstelo, Polietilena Jam galantjargone,
ladskatol', botelo sako, pako ĝena; dafodiburĝone:
...lote, lote naĝe, naĝe neĝo, neĝo
glutas gorĝ' pilote sen kuraĝ', enkaĝe. for post glorsieĝo.
8. Novaj rekordoj en Interreto
21-a jarcento bonvenigas la epokon de Interreto. La 17-an de novembro 2006, fondiĝis rubriko Ĉinesko en la hejmpaĝo de ĉina forumo de eLerno. La rubiriko servas kiel bazloko kaj scenejo, kie aperas grupo da novaj aŭtoroj kun centoj da novaj ĉineskoj, markante ke ĉinesko eniras novan periodon de sia evoluado.
Agado en interreto karakterizas per publikaj mesaĝoj kaj maskitaj aŭtoroj. Unuflanke, la mesaĝoj publikiĝis akurate kaj travideble; aliflanke, la novaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj kaŝis sin sub masko de plej diversaj kapricaj pseŭdonimoj. Ekz-e, spertulo eble memtitolas per "komencantino", aŭ vira ŝajnigis sin virina. Pro tia arbitra kaŝnomado, ni bedaŭrinde nun scipovus preskaŭ nenion pri la vivo de la maskitaj aŭtoroj, tamen, dank' al tio, la aŭtoroj povas libere kaj senskrupule versi pri ĉia temo, inkluzive senprude pri erotika (rigardata kiel tabua dum multaj jaroj).
Novaj ĉineskoj kreskas kun tagoj, horoj, aŭ minutoj en la reto. Kun emocio mi Guozhu postsekvis, kolektis, numeris, komentis. Ĉiufoje, kiam mi kolektis 100 titolojn, mi aperigis la liston laŭtempe kolektitan. Kaj Vejda, la estro de la hejmpaĝo eLerno, akurate eldonis reten unu volumon da eLibro (elektronika libro), kun ĉineskoj laŭskeme vicigitaj. En daŭro de unu jaro, ĝis la 31-a de oktobro de 2007, eLerno jam sinsekve eldonis ses tiajn eLibrojn <Ĉineske> (de Volumo I ĝis Volumo VI), kiuj enhavis pli ol 1400 ĉineskojn sub 631 titoloj, t.n. jam delonge superis la mejloŝtonan rondan nombron 300 (16).
Tiuj ĉineskoj estas kun ĝojinda bunteco kaj en la poema formo kaj en la enhavo. Ili verŝajne ekspozis al la publiko la fakton ke ĉinesko senĉese evoluas al maturiĝo kaj kapablas esprimi diversajn flankojn de la vivo.
8.1. Libera kaj rapida versado pri la reala vivo
Bai Juyi(772-846), la granda poeto en Tang-dinastio, iam emfazis: "Verku artikolon por la epoko, kaj versu poemojn pro eventvoko." Por-okazaj improvizaĵoj plej facile esprimas la talenton de poetoj.
Temoj de tiuj novaj ĉineskoj estas tre ampleksaj: kaj pri la socia vivo, kaj pri la aktivadoj de esperantistoj, multaj el ili kun urĝa templimo. Ekz-e, temante pri festoj aŭ memortagoj estas jenaj ĉineskoj:
Jarfine (ardo,§.236), Adiaŭ al 2006(Komencantino§.289),Renkonte al la nova jaro(Komencantino,§.286; Vejda §.209),Zamenhof-festo(eto,§.197),90-a Datreveno de forpaso de D-ro Zamenhof(eto§.459 ), Majunua Tago(eto,§.466),Tago de Patrino(Niuniu,§.475),Tago de Infanoj(eto,§.531 ),……ktp. Tiuj ĉineskoj versiĝis akurate kaj trafe, respegulante la amon de la aŭtoroj pri la vivo kaj ilian lertecon en versado.
8.2. Ĉina formo, ĉina enhavo
Sub ĉineska formo pri ĉina enhavo. Ekz-e
Sam (2007-3-8)
Nokta Penso
— laŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo
plenluno/ prujneske brilas/ kapleve mi ĝin spektas/ mi al hejmlok’ sopiras/ vagpenso iras.
Ĉinoj facile rekonas de tiu ĉinesko la faman poemon "Penso en kvieta nokto" de Li Bai. (17)
8.3. Ĉina formo, okcidenta enhavo
Sub ĉineska formo pri okcidenta enhavo. Ekz-e
Sam (2007-1-16)
Acidaj Vinberoj
— laŭ ĉinesko Daolianzi
vinberoj/ alt-pendas/ vulpon pike turmentas/ ĝi ating-saltas vane/ “acidaj!” ĝi lamentas.
Legantoj facile rekonas la faman fablon de Ezopo (18), sed nun jam sub tipe ĉina vesto.
8.4. Samforme esp-igi
Per ĉinesko por traduki (esperantigi) ĉinajn poemojn. Ekz-e
Zhuang Qixiong (2007-02-24)
Sendormeco 捣练子 [33,7,77]
— laŭ ĉinesko Daolianzi
En korto/ de silent’,/ senĉese blovas frid-vent’./ Ne povas dormi dum nokt’,/ nur pro sonorila pent’?
Ĉinoj facile rekonas de tiu ĉinesko la faman poemon de Li Yu(937-978), en ekzakte sama formo. (19)
8.5. Samforme ĉinigi
Traduki el Esperanta originalo en nacian lingvon, tio montras la maturecon de Esperanta beletraĵo kaj levas prestiĝon de ĉinesko.
Guozhu sukcese faris serion da tiaj ĉinigoj de ŝatataj originalaj ĉineskoj. Ekz-e por la serio Genezo de Lily.
8.6. erotika serio de Lily
Sub pseŭdonimo lily, iu (eble ĉiam maske) versis serion da erotikaj ĉineskoj, senprudaj kaj senkliŝaj, kies nombro jam superis 60. Ekz-e
lily (2007-1-17 §.405)
Trilogio de Litludo
—laŭ ĉinesko Shiliuziling (Dekses-silabo)
ĝu’/ per langmordet’ kaj korpglu’/ karese/ ĝis sukplenas tru’
ĝem’/ lin ekscitas kun sent-trem’/ al bor-mov’/ ĝoja al ekstrem’
kri’/ pro forta piŝtad’ en ŝi/ diboĉe/ rava iluzi’
9. Diligenta kultivado
La marŝado de Ĉinesko komenciĝis ekde 1973 kaj daŭriĝis ĝis hodiaŭ. Ĉinaj esperantistoj ĉiam persisteme kaj diligente laboras en nia verda kultivejo, antaŭen marŝas per nerapidaj sed firmaj paŝoj. En lastaj jaroj gajnis novajn fruktojn.
9.1.Pli kompletigita la teorio
En la jaroj 1988~1991, Guozhu faris primaran resumon pri la teorio de ĉineskoj:
1) fari difinon pri ĉinesko: esperanta poemo, verkita laŭ skemo de ĉina fiksforma poemo (ĉefe laŭ ci-oj sed inkluzive ankaŭ ekz-e de: poemoj, arioj, kaj eĉ tiuj de naciminoritataj poezioj), estas nomata ĉinesko. Akademian nomon de ĉinesko estu skribita per Hanlingva Fonetika Alfabeto (HFA). Ellabori la signojn por noti skemojn de ĉineskoj.
2) fari normon laŭ silab-nombroj por difini pri la mallongaj ĉineskoj(<58 silaboj)/mezlongaj ĉineskoj(59~90 silaboj)/longaj ĉineskoj(>91 silaboj).
3) elekti 81 skemojn prioritatajn, kies specimenoj sinsekve aperas en Penseo.
4) difini la principon, ke, estas permesate uzi serion da ĉineskoj por skribi pri longa enhavo.
5) ellabori la kompletigitan eldonon de la il-libro <Ŝlosilo de Ĉneskoj> kun 82 ĉineskaj skemoj kaj enretigi ĝian elektronikan eldonon.(20)
9.2. Aperas novaj aŭtoroj
9.2.1
La nunaj aŭtoroj, kompare al tiuj en la unua periodo, estas grandparte nesamaj.
En la unua periodo (1973 - 2005) aŭtoroj de ĉineskoj ĉefe estas Hu Guozhu el Hubei, Lu Jixin el Guang'xi, Shi Chengtai (Sceto) el Heilongjian, Mao Zifu el Hunan, Even (Hosemo) el Hainan, Chen baode(Zepto) el la Interna Mongolio, Li Weilun el Pekino, Teng Xuexun el Shandong......k.c. el kiuj plejparto jam silentis dum longa tempo.
La nunaj novaj aŭtoroj aktive agas ĉefe en la rubriko de ĉnesko en interreto. Tiuj, kiuj aktivas en lastaj monatoj, estas (laŭ alfabeta vicordo):
ardo, Bonkoro, eto, komencantino, lily, Niuniu, sam, sero, Vejda, Zhuang Qixiong ……。Tiuj novaj aŭtoroj karakteriĝis per alta startpunkto. Kvankam estas novico de ĉineskoj, tamen ne estas nov-bakitaj esperantistoj. Malgraŭ ke ŝi nomas sin Komencantino, vi nepre ne kredu ŝin komencanta kursanino. Rilate al Vejda, oni havas la impreson: Ja vera eksperto!
9.2.2 Ĉineske reciproki
La premiso por okazi reciproka interŝanĝo de ĉineskoj estas ekzisti pluraj poetoj. La okazo de tia interŝanĝo signifas ke jam estas grupo da poetoj. Ekz-e, en la 5-a de junio 2007, la poetino Komencantino post tri monatoj da penado sukcese plenumis la taskon ĉineskigi la tutan poemaron <Ezopa Saĝo>. Guozhu kaj ardo, lily publikigis rete rimgratulojn, kaj Komencantino ankaŭ eĥe respondis akurate. Iliaj mesaĝoj legiĝis kiel
§.548 Guozhu 2007-06-05 23:02:50
Al Kara Komencantino (Busuanzi) (21)
§.549 ardo 2007-6-6 0:29:37
Omaĝe al komencantino (Busuanzi)(22)
§.551 lily 2007-6-7 10:32:07
Persistemo de Virino (Tiaoxiaoling)(23)
§.550 Komencantino 2007-6-6 20:28:35
Valora Kuraĝigo (Busuanzi) (24)
9.3. Pli multaj skemoj uzataj en praktiko
Kape de la rubriko de ĉinesko en la Forumo de eLerno estis metita <Konciza Skemaro de Ĉineskoj> kun specimenoj de 81 ĉineskoj je dispono de verkantoj. Sed tiu skemaro neniam malpermesas al oni uzi aliajn skemojn. Fakte en lastaj monatoj, aŭtoroj de ĉineskoj uzis multe pli ol tiom en la skemaro, ekz-e "taichangyin, tianjingsha, putianyue" kiujn ili uzis, ne troviĝis en la skemaro. Kaj kelkaj aŭtoroj uzis "dek ling-ojn" aŭ "dek zi-ojn", tio ja ankoraŭ pli multe superis la skemaron.
9.4.Pli libera kaj lerta uzado de serioj da ĉineskoj
Kiam la mezuro de mallonga ĉinesko ne sufiĉas por esprimi pli vastan enhavon, poetoj rajtas uzi pli ol unu skemon, tio jam okazis precedence en antikva poezio, kaj nun same okazis en versado de ĉineskoj.
Estas du kategorioj de serioj: pluraj malsamaj skemoj mikse uzitaj en unu serio, kaj ripeta uzado de unu sama ĉinesko.
9.4.1.En aŭgusto de 1989, Guozhu verkis “Rimgratulon al Sceto ”el 225 versoj en 30 pecoj,la 24 skemoj konsistis el 17 ĉinaj kaj 7 fremdaj. Tio donis ekzemplon de eblecon por libera kaj miksa uzo de ĉineskoj.
9.4.2.
Kiam eto versis pri “Malsaĝa Avo”(§.278), li nur uzis dufoje la saman ĉineskon Manjianghong.
Sed kiam lily versis pri“Adamo kaj Eva”(§.200),ŝi jam uzis ok malsamajn ĉineskojn Busuanzi, Dielianhua, Litingyan, Haoshijin, Fengrusong, Dianjiangchun, Shiliuziling, kaj Yexingchuan.
Dume, kiam Vejda versis pri ĉina mito “Bov-paŝtisto kaj Feino”(§.259), li uzis dek malsamajn ĉineskojn Qingyu’an, Renyueyuan, Litingyan, Yujiexing, Yongyuyue, Yulingling, Shengshengman, Niannujiao, Queqiaoxian, Shanhuazi.
Zhuang Qixiong liveris al ni alian serion, aparte freŝan. La unua serio, el dek ĉineskoj, kies nomoj ĉiuj finiĝas per "zi": Nangezi, Nanxiangzi, Yugezi, Daolianzi, Ganzhouzi, Tianxianzi, Jiangchengzi, Hemanzi, Caisangzi, Xing-xiangzi.
Kaj la dua serio, el dek ĉineskoj, kies nomoj ĉiuj finiĝas per "ling": Shiliuziling, Fengdieling, Dujiaoling, Tiaoxiaoling, Rumengling, Mulanhualing, Qingpingyueling, Jiangyueling, Liuchunling, Tangduoling.
Tiuj ekzemploj montras al ni la eblecon ke aŭtoroj povas libere fari laŭdeziran grupigon de malsamaj ĉineskoj.
9.4.3. Novaj rekordoj de ripeta uzado de unu sama ĉinesko
Ekz-e, la 4-an de marto 2007, lily kreis la rekordon versi per 30 ĉineskoj <Sopir-al-Sudo> pri <Rememoro pri Seksatenciteco> (§.411), sed la 19-an de marto 2007 Komencantino jam renovigis la rekordon per 36 <Jiangnanchun>-oj por ĉineskigi la ezopan fablon <La Cerbo> (§.435.). Pli poste Komencantino eĉ kreis la pli novan rekordon versi 177 ĉineskojn <Sopir-al-Sudo> pri Ezopo. En tiaj aplikadoj la "transiro" estis uzata ĝis senprecedenca nivelo. Tio estas kontribuo far ĉinaj esperantistoj al la esperanta poezio.
9.5.Erotikaj ĉineskoj
Dum longa tempo erotika temo estis rigardata kiel tabua ĉe ni. En 70 jaroj depost kiam furoris la fama libro <Sekretaj Sonetoj> (1932-), ĉina Esperantujo ŝajnigis sin blinda aŭ muta antaŭ tiu majstra verko. Tia hipokrita konduto estis rompita nur en 2002, kiam Guozhu verkis eseon <NEFORGESEBLA MIRPOEMARO — memore al la 70-jariĝo de la Sekretaj Sonetoj>(25). Nature, tia pseŭdpruda silentado estis nenormala, kaŭzita de nenormala cirkonstanco. Feliĉe, Ĉinio praktikis prudentan politikon de reformado kaj malfermo,kaj tia nenormala rutino estas forigita. Kaj ŝanĝoj okazis en versado pri erotika temo.
9.5.1 De sekreta ĝis publika
En ĉina Esperantujo, la poeto, kiu plej frue aŭdacis versi pri erotika temo, estis s-ano Shi Chengtai. En decembro de 1994, li verkis poemaron <Ovra Burĝono> el 21 ĉineskoj en 7 malsamaj skemoj, kiu koloris kaj forme kaj enhave ambaŭ kun tipe naciaj trajtoj. La poemaro de Shi estis ilustrita per erotikaj bildoj kolektitaj de Robert H. Van Gulik(1910-1967), fama nederlanda ĉinologo, do aspektas kiel <Sekretaj Ĉineskoj> el oriento, certagrade analoga al la fama <Sekretaj Sonetoj>. Bedaŭrinde tiu poemaro ĝis nun ankoraŭ kuŝas en tirkesto de Shi, sen ŝanco por publikiĝi. Jen du pecoj la 15-a <Linjiang-xian> kaj la 16-a <Langtaosha>:
XV XVI
Strebo senintermita, Amor-elano !
harara kareso, Ge' en bano;
hasta langa komplezo. en pasi-oceano,
Gustumsufiĉo, kiel anasoj buntaj
ŝpruca frenezo. — ek ! en dramo !
Jasp-pieda svingado, Erot-vulgano:
ovra silo-mezo, vanga flamo;
nektara roj-eksceso; sieĝata jadkano,
delekta pisto, murmure en vag -ino...
puŝad' sen ĉeso... Fe-nirvano !
9.5.2. De malmulta al plimulta
La poemaro <Ovra Burĝono> de Shi Chengtai enhavas 21 ĉineskojn.
Sed hodiaŭ en la serio da erotikaj ĉineskoj de lily en interreto jam aperis pli ol 60, kaj tiu nombro eĉ nun ankoraŭ kreskas.
9.5.3. De nur Esperanta ĝis dulingva Esperanta-ĉina
La originalaj esperantaj ĉineskoj estis tradukitaj (far Guozhu) en la ĉinan. Ekz-e:
lily (2007-4-12), Kampa Geiĝo (Tiaoxiaoling)调笑令 春野// rava, rava 清狂,清狂,/ junulino brava 新潮开放女郎。/ kuŝas por amoro 随心就地卧躺,/sur herbej’ kun floro 草地野花金黄。/ oro, oro 黄金,黄金,/ de ama angoro 撩乱一片春心。
[se oni ne povas presi aŭ legi la ĉinajn ideogramojn, legu nur la Esperantan originalon. noto de GZ]
9.6 Akurata eldono de elektronikaj libroj (elibroj) de ĉineskoj
Marŝante kun la progreso de epoko, ĉinaj esperantistoj per elibroj rompis la mortigan baron de "altprezaj libro-numero, prespago kaj poŝtpago" al esperantaj eldonaĵoj, rapide kaj akurate prezentis al la publiko la fruktojn de kolektiva klopodo far multaj homoj dum multaj jaroj, tiel ke esperantistaj legantoj de ajna loko nun ĉiuj povas, pere de interreto, kune ĝui ilin. Ni vidas ke ĉineskoj nun aperantaj en interreto nature grupiĝas en diversaj temoj, kaj multaj serioj de multaj aŭtoroj ja indas eldoni (almenaŭ en elibroj).
10 Nefinita finalo
De "Ĉinoj (re)venas " ĝis "Ĉineskoj venas"!
Dum longa jardeko de la t.n."Granda Kultura Revolucio" de Ĉinio (1966-1976), la internacia Esperantujo trovis nenian informon de ĉina E-movado. Tial, okazis sensacie kvazaŭ printempa tondro la evento en februaro de 1979, ke sur la tuta kovrilo de Esperanto, la organo de UEA, aperis serio da fotoj el ĉina E-movado, de estimata Tikos, la torĉtenanto de ĉina E-movado, de ĉinaj esperantistoj en Uhana Kolokvo (UK) k.a.. La redaktoro aldonis titolon kun jubila hurao ke "Ĉinoj (re)venas!"
Dum longa tempo post kiam aperis la monumenta Esperanta Antologio (unua eldono en 1958, dua eldono en 1984) ĝis nun ankoraŭ neniu ĉinesko aperis tie inter vicoj de la familiaj juveloj de Esperanta poezio. William Auld esprimis sian favoran atenton pri tio, ĉar sen Ĉinio la nuna mondo vidiĝas nekompleta. Nun ni povas ĝoje informi al la estimataj veteranoj: "Ĉineskoj venas!"
Ne aŭ neniam finiĝos la verda laboro de nia diligenta kolegaro. Ni kredas ke, kune kun partopreno de pli multaj homoj en la kultivado, la semoj de ĉineskoj certe sane kreskos kaj disfloros en la ĝardeno de cent floroj de Esperanta poezio , aldonante belon per sia bonodoro kaj ĉarmo. Ni fosu nian sulkon kun kora bondeziro ke la bela espero de William Auld efektiviĝos kiel eble pli frue.
----
Notoj
(1) AULD, William. La Fenomeno Esperanto. UEA, 1988, p.30
(2) La Unua Libro de Esperanto.
(3) K.Kalocsay. Ligvo Stilo Formo. ofseta eldono de Librejo PIRATO,1963, p.46
(4) G. Waringhien. Beletro, sed ne el Katedro, FEL 1987, p.147
(5) G. Waringhien. Beletro, sed ne el Katedro, FEL 1987, p.147
(6) Hu Guozhu. Esperanta Metriko. HEA 1983, p.157
(7) Saluton al la Suno. p.68
(8) Saluton al la Suno. p.83
(9) Penseo, n-ro 5, p.4
(10)Preludo, n-ro 24, p.9~10. La serio konsistis el 4 ĉineskoj "Sopiro al Fora Homo" , "Kora Sento", "Korva Krio en Nokto" kaj "Lanta Sontreniĝo", kun intence elektitaj titoloj konforme al la funebra atmosfero.
(11) Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 4/1989 .p.6.
(12) Fonto, n-ro 166, p.11
(13) Lu Jixin:Invit' al ĉinesko .Serio de VoKo-numero 13,Breda(Nederlando),1995
(14) Fonto, n-ro 175. p.28.
(15) Penseo. n-ro 12(1991-06),p.4.
(16) Ĉar la <Libro de Poezio>, la plej frua poemkolekto en Ĉinio, kaj la tre populara <300 poemoj de Tang-dinastio> kc enhavas 300 poemojn, tial ĉinoj rigardas tiun nombron mejloŝtona por poemkolektoj.
(17) Poemaro de Li Bai (I),p.33
(18) Kompare al la fablo 52 en <Ezopa Saĝo> de Kaloscay.
(19) Li Yu(937-978)
Laŭ la melodio Daolianzi (Lavbatado)
En vaka korto
regas silento.
Aŭdiĝas jen kaj jen lavbatoj
kun sibloj de aŭtuna vento.
Ve! sed la nokto tro longas
por hom' en sendorma turmento.
Triste la lun' verŝiĝas
tra la bambuaj kurtenfendoj.
(Trad. Guozhu)
(20)Guozhu: Ŝlosilo de Ĉineskoj. Junio 2007.
(21)§.548 Guozhu 2007-06-05 23:02:50
Al Kara Komencantino
-- laŭ ĉinesko Busuanzi
En marto vi ek
al maratono.
Instigas mi vin rete
per mesaĝ-dono.
Ĉiam vin sekvas
por bona kono.
Je brava celatingo,
vin laŭru krono!
(22)§.549 ardo 2007-6-6 0:29:37
Omaĝe al komencantino
__laŭ ĉinesko Busuanzi
Per ĉinesko
kun fajra sino
reverkis fablojn saĝajn
komencantino.
lirikaj versoj
de belulino,
kiujn ni ĝuas danke
Hur' al feino!
----
(23)§.551 lily 2007-6-7 10:32:07
Persistemo de Virino (Tiaoxiaoling)
Fratino Komencantino en tri monatoj versis 345 ĉineskojn por ĉineskigo de <Ezopa Saĝo>, vere admirinda laboro! kaj mi gratulas per jena poemeto:
Persistemo de Virino
—laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling
peno/ peno/ al virin’ ne ĝeno/ jen daŭre klopodu/ ne fervor-erodu/ duro/ duro/ je ina plezuro
--
(24)
§.550 Komencantino 2007-6-6 20:28:35
Valora Kuraĝigo
—laŭ ĉinesko Busuanzi
Responde al Guozhu kaj Ardo
“Hura!” eksonis
el Guozhu, Ardo.
Ne nur por mia peno,
ankaŭ por arto
poema ĉina,
por nia gardo
de ĉin-kulturo
kun miljara hardo.
Sincere dankas
mi jen al Guozhu
pro ties kuraĝigo.
Por fina konstru’
de ĉineska dom’,
ni penu des plu
por E-movado nia
kun verda lumflu’.
(25)Fonto, n-ro 266 (Feb. 2003), p.27
Guozhu. 2007-11-30. (huguozhu@tom.com)
=============================================
新花绽放中国风 Nova Floro kun Ĉina Odoro
1. 诗歌有如世语魂 Poezio kiel animo de Esperanto
2. 诗歌三美不可分 Tri Beloj Harmonie en Poezio
3. 西方诗歌是先行 Pionire eniras fiksformaj poemoj el la Okcidento
4. 东方诗歌不后人 Ne mankis postsekvantoj el la Oriento
5. 世语填词第一声 Ekapero de la unua ĉinesko
6. 南非诗人首用名 Alvoko de Sudafrika Poeto
7. 走向世界出国门 Al la mondo ekster Ĉinio
8. 互联网上纪录新 Novaj rekordoj en Interreto
9. 锲而不舍勤耕耘 Diligenta kultivado
10.百花园里增芳芬 Nefinita finalo
========================================
新花绽放中国风
—中国诗歌形式成功地进入世界语之回顾
(2007-11-30)
胡国柱
1.诗歌有如世语魂
在人造语的历史长河中,我们正以热爱和崇敬的心情学习着的Esperanto(世界语),既非空前,也非绝后的方案。然而,许多世纪以来,在无数个同类的竞争者之中,它却是唯一的胜出者。所以,威廉·奥尔德(William Auld,1924-2006)不无道理地作过这样的评论:
“Esperanto(世界语)呈现出独特的现象:在世界历史中,它是唯一存活了的人造语,并且继续发展,成为不同地域、不同民族、所有人的共同语言,成为诗人们创造性的语言,成为科学家们的专业语言,与一切所谓‘自然语’并驾齐驱,成为全权的交际工具。”(注1)
面对着这样的事实,即人造语的方案云集,而成功得以存活者却(如中国谚语所说的那样:)屈指可数,柴门霍夫博士曾经准确地说过:“要想使一种语言成为国际语,仅仅给它这样的命名,是绝对不够的。”(注2)
他认为,方案(语法、单词)只是一个框架,一个躯壳,并没有生命,没有灵魂。为了使这个干巴巴的外壳活起来,需要有文学、有作品(译文、原作)。使之成为有生命的血肉之躯。而诗歌,则是文学作品中最上乘的瑰宝和明珠,是语言的灵魂。
因此,柴门霍夫博士在创造世界语时,事先做了大量的试验.一直到他能够用世界语写诗的时候,才公布自己的方案。我们知道,1878年,柴门霍夫第一次发表的pra-Esperanto,后被其父烧掉,留传至今唯一的样品就是一首诗歌Malamikete de las nacjes。而1887年公布的《第一书》中,就已包含了两首世界语原文创作诗歌:(1)Mia Penso(我的思想)和(2)Ho,mia kor'(呵,我的心!),同时还有一首从德文译出的El Heine(海涅)的诗歌“北方有孤松”。所以,世界语诗歌的历史,可以说与世界语本身同龄。
著名世界语学者卡洛采Kalocsay曾这样说过:
....说真的,人们可以这样讲:柴门霍夫不是用 Esperanto创造了诗,而是用诗创造了 Esperanto,人们可以说,整个Esperanto 是诗的语言。……;
把其他的国际语方案放在世界语一旁时,就好像数学公式在与十四行诗并列。(注3)
诗歌有如世界语的灵魂。
2. 诗歌三美不可分
诗歌与散文最显著的不同之处,在于形式。诗歌要求三美:意美,音美,形美。
所谓意美,是指其意境、思想、内容;
音美,是指由于讲究格律、节奏、押韵而带来的音乐美;
形美,是指由于讲究特定的形式,包括段数、行数、音节数,整齐或有规律地变化而带来的视觉美。 好的诗歌三美并具,和谐统一,密不可分,赏心、悦耳、悦目。
各民族的诗歌,虽然历史文化背景不一,但对三美的要求是一致的。意美、音美堪称共性,而形美则最具独特的个性,最能表现各民族文化不同的风格和异国情调的魅力。
3. 西方诗歌是先行
世界语诗歌在自身的发展中,兼收并蓄,博采众长,吸取了各民族文化的长处与精华,百年育成玫瑰园,形成了姹紫嫣红,百花齐放,争奇斗艳的局面。名家辈出,佳作如林,美不胜收。著名世界语学者G.Waringhien曾经说过,世界语文学的作用,好像成了各个民族代表作的博物馆(注4)。其中有许多诗篇,就是用民族语中早已流传的标准格式写成。在这方面,尤以西方诗人开风气之先,将本民族优秀文化遗产中的许多特定的诗歌形式(fiksforma poemo,相当于汉语中的“词牌”),成功地引入了世界语,使之在世界语诗园中生根、开花、结出丰饶的果实。
例如由意大利语诗歌引入的tercino(三行体),是大诗人但丁写“神曲”时用过的诗体;
由英语诗歌引入的limeriko(五行打油诗),幽默风趣;
由意大利兴起而后风靡欧洲诗坛的soneto(十四行诗),莎翁曾用来写过整本诗集;
由法语诗歌引入的rondelo(回旋曲),一咏三叹;
trioleto(八行诗),优美顽皮…。
世界语诗人们用这些形式写诗译诗,都已经达到得心应手的程度,作为世界名著的世界语译本,如前面提到过的但丁《神曲》和莎翁《十四行诗》集,也都是用与原作相同的诗体再现的。G.Waringhien大师把从民族语中引入的这些瑰宝,亲切地称之为世界语诗歌中的familiaj juveloj“家珍”(注5),早已没有了“外来”的痕迹。
4. 东方诗歌不后人
我们也注意到,紧随着这些先行的西方词牌之后,也不乏来自东方诗歌的后来者。
4.1 日本 世界语于二十世纪初叶,几乎同时进入中国和日本。日本的世界语运动,取得了令世人嘱目的成绩,其中也包括将日本诗歌的形式,成功地引进了Esperanto。日本诗歌使用的诗行,主要有五言、七言两种。把五、七言诗行进行不同的组合,就得出最常见、最通用的三种日本诗歌形式:俳句、短歌、和歌。写作japanesko的,并不只限日本的世界语者,而是还有许多其他国家的世界语诗人。如在Kalocsay的译诗集 Eterna Bukedo(永恒的花束)和 William Auld主编的巨著 Esperanta Antologio(世界语文学作品集)中,都有不少这样的例子。
4.2 波斯 世界语诗歌中也引进了来自波斯的Robajo(鲁拜)。古波斯诗人奥马·开扬 Omar Kajam 的《鲁拜集》,甚至于有两个著名的世界语译本。一为William Auld从英文译出,一为 G.Waringhien直接从古波斯文译出。各有千秋,双享盛名。
鲁拜这种诗歌的形式,特点是只有四行,其第1,2,4行相互押韵。这使我们中国人,一看就会想起汉语诗歌中的“绝句”。
5. 世语填词第一声
既然别国的诗词形式,不论是西方的还是东方的,都可以成功地引入世界语,成为世界语诗歌中的“家珍”,可是为什么有几千年历史的中国诗歌,反不见有其代表自立于世界同行之林呢?
最早注意到这个问题并进行探索的是Guozhu。他于七十年代初期,按照汉语诗词中《忆江南》的词牌,用世界语进行填词。写了十七首诗歌,作为最初的试验品。由于当时正处于“文革”动乱时期,不敢写自己的喜怒哀乐,就取改写古人诗句的方式来作试验。
1973年6月,在油印小刊 El Ĉinaj Esperantistoj(EĈE,中国世界语者通讯)第2期上(注3),发表了国柱写的四首《忆江南》,内容分别为(1)江清月近人,(2)儿童追黄蝶,(3)双飞燕子回,(4)汾水秋雁飞。这几首诗的形式是统一的,完全合乎汉语“忆江南”词牌的行数、字数、韵数以及韵脚的安排。
后来又有两首世界语的《Sopir-al-Sudo 忆江南》,被作为样品,发表于《世界语诗词格律》(注6) 一书,分别以阴韵和阳韵写成。它们是:
野火烧不尽 骑驴漫吟诗
1 2
Ĉu fajro En pluvet'
sovaĝa povas dorse sur azen'
forleki herbojn ? Ho ne ! veturante la poet'
Jen vent' printempa blovas, lulis sin per rava tem'
kaj herb' jam novas ! taŭga por poem'.
由于El Ĉinaj Esperantistoj是七十年代“文革”时期中国世运中为数不多而较有影响的油印世界语小刊之一,而《世界语诗词格律》一书则是迄今为止用中文写成的唯一介绍世界语诗词格律的专著,它们理所当然地受到了中国世界语者的重视,关注把中国诗词形式引入世界语这一问题的中国同志也就日益多了起来。不过在国外对此还是无人知晓。
6. 南非诗人首用名
事实上,《忆江南》并非中国诗歌中唯一的词牌或形式。中国的词牌的数量之多,甚至于超过了两千个。用世界语写作《忆江南》的成功,向人们昭示了一个可以预见的前景:如果这个词牌可以率先进入世界语,那么,从理论上讲,与之相并列的两千多个其他中国词牌,也都完全具有相同的平等权利以及可能性,作为后来者也能够进入世界语诗歌。一旦有一个以上的中国词牌进入了世界语诗歌,它们也应该有一个更广泛通用的名字。根据世界语的构词规律,也就是该命名为ĉinesko。
有趣的是,第一个使用 ĉinesko 这个名字的,并不是中国世界语者,而是国际上另一位著名的非华人世界语诗人—南非的柯克 Edwin de Kock 。1983年11月14日,Edwin de Kock写了一首诗,正标题就是 Ĉinesko;同时还有一个副标题:imite de HSU Kan(仿徐干),发表于他的诗集《 Saluton al la Suno》(向太阳行礼):
De kiam vi, sinjor , foriris,
lantnube trajtigis vizaĝoj;
kaj flirtas, oldaj kvazaŭ koro,
komodspegule albumpaĝoj.
国柱怀着感激的心情,把这四行诗歌翻译成了汉语。(注7)
Edwin de Kock 为自己写的这首诗加了一个注脚:
"HSU Kan (171-218) "De kiam vi, sinjor', foriris" estas el lia poemo pri la pensoj de edzino — verso ofte imititaj. Nin influu,post la grandaj Japanoj, nun ankaŭ la grandaj Ĉinoj !"(8)
“徐干,生于公元171年,卒于218年。他的‘自君之出矣’写妻室之思,是常被模仿的诗句。继伟大的日本人之后,现在,让伟大的中国人也给我们施以影响吧!”(注8)
这是在号召和呼唤!表现了国际世界语诗坛渴望中国诗歌的登台亮相。
Edwin de Kock 的热情呼唤令人十分感动。但他不是中国人,不懂汉语,以致把‘自君之出矣’‘认为是中国词牌的代表形式,这是一个误解。
《自君之出矣》是乐府旧题,题名取自东汉末年徐干《室思》的诗句。徐干字伟长,北海(今山东寿光)人。为“建安七子”之一,存诗四首。《室思》语意犹如后来的“闺情”,写家中妇女对远方爱人的思念。原诗本有五言诗60行,但其中的‘自君之出矣’四行(注7)犹受人喜爱,多仿此作五言绝句。自六朝至唐代,拟作者不少(注8)。凡所拟作,不仅题目取自徐诗,技法也仿照徐诗,成为“自君之出矣”一体。其第一行均为“自君之出矣”,第三行均以“思君如…”起头。不过,“自君之出矣”虽然屡被拟作,但它还是不足以成为中国诗词的代表作和代表形式(注9)。
中国诗歌形式有四言诗经,骚体,五七言律诗、绝句,齐言,杂言,而以词曲形式最为多姿多彩,历千年而不衰。中国的词牌、曲牌,数量极多。清代《钦定词谱》收2306个,曲调581个;最常用的也有50个以上。这就是值得我们优先予以介绍的。前述用世语填词“忆江南”只是这一工程的滥觞而已。
7. 走向世界出国门
为了使ĉinesko能够真正扎根于世界语,仅有“忆江南”这一个词牌的成功是远不够的。还得有人来做更多踏实的工作。中国世界语者责无旁贷地要来完成这一历史使命。
万事开头难。ĉinesko 的初始时期也是如此。
然而,正如柴门霍夫大师说过的那样:
困难和缓慢,/ 都不能阻挡我们的道路。/ 没有那可耻的懦弱,/ 我们能作什么,就一定要作!
这个万难的ĉinesko初始时期,持续了三十三年之久。
我们不停地引导着它,/ 没有任何东西能使我们疲倦。
一个又一个的困难被克服。
一个又一个新的词牌被引入了世界语。
一个又一个从实践中得到的经验被总结、概括,上升为理论。
ĉinesko由无人知晓也逐渐为世人所知。
其中最重要的事件,当属1990年Penseo(三色堇)的创刊,以及2006年网上ĉinesko 专栏的建立。
1990年7月,纯世界语文学小刊 Penseo(三色堇)在中国创刊。这份小刊貌不惊人,只能装在平信信封里向国外发行。然而以其办刊的方式、精神、质量、信誉,中国特色,迅速赢得广大读者的好评,荣获了1994年度 Grabowski奖,被William Auld列为百年来最重要的十种世界语文学刊物之一 。这份刊物从第一期起,就开辟了ĉinesko 专栏,坚持发表 ĉineskoj。成为ĉinesko 走向世界的一个重要渠道。
截至1997年底,该刊在最初的七年中已发表的ĉineskoj作品达120多首。出人意料的是,其中使用得最多的一个词牌居然是有回文要求的“调笑令”!世界语大诗人威廉·奥尔德William Auld读到Penseo创刊号上发表的四首《调笑令》以后,抑制不住自己心中的激动,立即写信来道:“……尤其令人感到惊喜的是词牌《调笑令》,其四首样品均极为成功。诗人们真是何等地喜欢为难自己,给自己套上愈来愈紧的枷锁!我从未见过比《调笑令》更难的词牌!真诚地向作者国柱和卢纪新祝贺。”(注9)
国外最早发表 ĉinesko 的刊物,是日本的《Preludo 》(前奏)(注10)。该刊于1989年11月号发表了国柱为悼念我国世运前辈张闳凡写的一组ĉineskoj。后来国外发表ĉinesko的刊物,还有ILEI国际世界语教师协会的会刊《IPR》(注11),历史悠久的《Heroldo de Esperanto 》(世界语信使报)以及颇有影响的世界语文学刊物《Fonto 》(源泉)等。(注12)
1991年,卢纪新写了《 Invit' al ĉinesko 》一书,在国内却无处出版,后被杰里·贝尔维宁Gerrit Berveling慧眼识珠,几年以后(1995)在荷兰得以出书,被编为 VoKo丛书第十三种(注13)。此书前有导言,介绍了《调笑令》《十六字令》等七种词牌。收列用世界语写成的ĉinesko样品共75首,因此也可看成是卢纪新创作的一本 ĉinesko 个人诗集。
世界语大诗人威廉·奥尔德读到了ĉineskoj之后,非常之高兴和激动,他写了热情洋溢的推介《诗人们为之技痒》,表达了他的一个愿望:“我希望,在将来出版的《世界语诗歌选集》第三版中,也要收入由非中国世界语诗人们按中国词牌写成的世界语原创诗歌。”(注14)(源泉,第175期, p.29)
令人高兴的是,真有国外的世界语者也加入到了ĉinesko的作者队伍里来,仅管为数还不太多,但其意义重大。最早写作 ĉinesko的外国作者是Kris Long和 Meva Maron二人。Penseo共发表了他们写的三首“调笑令”:Polucio(Kris Long写,前两首)和 Blankaj Buloj (Meva Maron写,后一首)(注15)。
Ŝtona,ŝtona vastan,vastan Perloj! Perloj:
strand' Brajton-betona: marsurfacon plastan! neĝborulaj ferioj.
rubo, ne marstelo, Polietilena Jam galantjargone,
ladskatol',botelo sako, pako ĝena; dafodiburĝone:
...lote,lote naĝe, naĝe neĝo, neĝo
glutas gorĝ' pilote sen kuraĝ', enkaĝe. for post glorsieĝo.
8.互联网上纪录新
21世纪迎来了互联网时代。2006年11月17日,在中国的世界语学习论坛中开创了ĉinesko专栏。以此为基地和舞台,涌现出一批新的作者和数以百计的ĉinesko作品。标志着ĉinesko进入了一个新的发展时期。
互联网的特点是帖子公开,作者隐名。
一方面是及时、公开和透明的发帖,另一方面新的作者们几乎全隐藏在任意的网名的面具下。老手可以自称初学者,须眉也能够化身为巾帼。这种名不副实的命名,使我们对作者生平一无所知,但也使得作者可以大胆地写作各种(包括长期被视为禁忌的艳情)的题材。
作品以随时上网的方式在与日俱增,国柱怀着兴奋的心情作跟踪、收集、编号、点评,每集满一百篇就发表一个按时间顺序汇编的目录,而专栏的负责人魏以达Vejdo则按词牌分类,出版一卷电子书《Ĉineske中国风》诗集,及时上网。在一年的时间内,到2007年10月31日为止,中国的世界语学习网站先后出版了六本这样的电子书《Ĉineske中国风》诗集。按最近出版的Ĉineske (1973-2006.10)大全统计,ĉnesko创作篇数达到631篇,1400余首ĉinesko,早已经超过了“三百篇”这样的里程碑数目字。”(注16)
这些作品的形式和内容都呈现出多样性的可喜局面。似乎在向世人展示ĉinesko的不断成熟,有能力表达生活的方方面面。
8.1. 现实题材的自由快速表达
唐代大诗人白居易曾有言:“文章合为时而著,歌诗合为事而作。”诗人们的即席之作,最能表现作者的功力。
纵观这些新作,所表达的内容十分广泛。既有社会生活,又有世界语者们的活动,许多都带有紧迫的时间性。例如写节日和纪念日的,就有
Jarfine (ardo,§.236), Adiaŭ al 2006(Komencantino§.289),Renkonte al la nova jaro(Komencantino,§.286; Vejda §.209),Zamenhof-festo(eto,§.197),90-a Datreveno de forpaso de D-ro Zamenhof(eto§.459 ), Majunua Tago(eto,§.466),Tago de Patrino(Niuniu,§.475),Tago de Infanoj(eto,§.531 ),……等等.
这些诗歌创作得非常及时和到位,反映出作者们对生活的热爱以及世界语诗艺的娴熟。
8.2. 中国形式,中国内容
这是在ĉinesko的形式下表达中国内容,如:
Sam (2007-3-8)
Nokta Penso
— laŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo
plenluno/ prujneske brilas/ kapleve mi ĝin spektas/ mi al hejmlok’ sopiras/ vagpenso iras.
Ĉinoj facile rekonas de tiu ĉinesko la faman poemon "Penso en kvieta nokto" de Li Bai.
中国人很容易就能认出李白的名篇《静夜思》来。(注17)
8.3.中国形式,西方内容
这是在ĉinesko的形式下表达西方的内容,如:
Sam (2007-1-16)
Acidaj Vinberoj
— laŭ ĉinesko Daolianzi
vinberoj/ alt-pendas/ vulpon pike turmentas/ ĝi ating-saltas vane/ “acidaj!” ĝi lamentas.
读者很容易就能认出伊索寓言的名篇(注18),但已经是在典型的ĉinesko形式之下了。
8.4. 同形世译
用ĉinesko的形式世译中国古诗,如
Zhuang Qixiong (2007-02-24)
Sendormeco 捣练子 [33,7,77]
— laŭ ĉinesko Daolianzi
En korto/ de silent’,/ senĉese blovas frid-vent’./ Ne povas dormi dum nokt’,/ nur pro sonorila pent’?
中国人很容易认出这是李煜的名篇(注19),已在完全准确的同一形式之下了。
8.5. Samforme ĉinigi 同形汉译
将世界语原作翻译为民族语,这既表现了世界语作品的成熟,也提高了ĉinesko的声誉。国柱选译了一些受欢迎的ĉineskoj,比如李莉的《创世记》组诗。
8.6. erotika serio de Lily 艳体诗歌
在李莉这个网名下,有一位网友(也许永远会隐去真面目)写了一系列的艳体诗歌,无忌讳也无套话,数目已经超过六十首。如下面的《十六字令·床戏三部曲》
lily (2007-1-17 §.405)
Trilogio de Litludo
—laŭ ĉinesko Shiliuziling (Dekses-silabo)
ĝu’/ per langmordet’ kaj korpglu’/ karese/ ĝis sukplenas tru’
ĝem’/ lin ekscitas kun sent-trem’/ al bor-mov’/ ĝoja al ekstrem’
kri’/ pro forta piŝtad’ en ŝi/ diboĉe/ rava iluzi’
9.锲而不舍勤耕耘
Ĉinesko的长征,从1973年起步,一直坚持进行到了今天。中国的世界语者们一直锲而不舍地辛勤耕耘在绿苑,用缓慢然而坚实的步伐在前进。近些年来,取得了如下一些新的成果。
9.1.理论上逐渐完备。
1988~1991年间,国柱对写作ĉinesko的理论作了初步的小结:
1)确定了 ĉinesko 的定义,为:中国诗歌形式,包括诗、词、曲,乃至少数民族词牌,而以“词”为主体。其学名以汉语拼音书写形式为标准,制定了词谱记谱方法。
2)确定了小令(<58个音节)/中调(59~90个音节)/长调(>91个音节)的划分标准。
3)选出了81个可优先引入的词牌目录。其样品陆续在 Penseo上发表。
4)确定了可以使用一组词牌,组成ĉineskoj(相当于汉语诗歌中的“套数”)
收录了82个词牌的工具书《Ŝlosilo de Ĉineskoj 中国风指南》在实践中不断充实、完善。出了网上的增补更新版。(注20)
9.2. 新作者的涌现
9.2.1
目前创作ĉinesko的作者,人选较第一个时期,有了明显的不同。
第一个时期创作ĉinesko的作者,有湖北的胡国柱、广西的卢纪新、黑龙江的石成太,湖南的毛自赋,海南的陈在维,内蒙的陈宝德,北京的李威伦,山东的滕学训…等。其中的多数人久已没有发表新的作品。
目前以世界语学习论坛ĉineskoj专栏为阵地,在近几个月的时间内发表ĉinesko新作的作者有(按笔名或姓名字母为序):
ardo, Bonkoro, eto, komencantino, lily, Niuniu, sam, sero, Vejda, Zhuang Qixiong ……。这些人的特点是起点高,虽说是ĉinesko的新作者,却并非新世界语者,即使是使用komencantino这样的笔名,你也不能信以为真把她当成世界语诗歌的初学者。至于像Vejdo老师,更是厚积而薄发,其作品给人的印象是:出手不凡!
9.2.2 诗歌唱和
诗人之间的唱和,必得以有一个以上的作者为前提。之间出现了唱和,标志着诗人们的数量上已经形成了群体。比如,2007年6月5日,Komencantino 经过三个月的劳动,完成了将《伊索寓言》改写为的工作,Guozhu和ardo, lily都发了诗帖为贺,Komencantino也及时作答。分别见
§.548 Guozhu 2007-06-05 23:02:50
Al Kara Komencantino (Busuanzi) 卜算子(注21)
§.549 ardo 2007-6-6 0:29:37
Omaĝe al komencantino (Busuanzi)卜算子(注22)
§.551 lily 2007-6-7 10:32:07
Persistemo de Virino (Tiaoxiaoling)调笑令(注23)
§.550 Komencantino 2007-6-6 20:28:35
Valora Kuraĝigo (Busuanzi) 卜算子 (注24)
9.3. 使用过的词牌数量增多
世界语学习论坛ĉineskoj专栏置顶处,放了一个简明的《ĉinesko词谱》,提供了81个词牌的格式和样品,供大家参考。但这个词谱丝毫没有限制作者们使用其他词牌的用意。事实上近几个月来 ĉineskoj 作者们所使用的词牌数目,常常不限于此。如“太常引,天净沙,普天乐”都不在《词谱》的样品之列。至于套数中使用的词牌,如十个“子”、十个“令”,更是大大超过了这本《词谱》的范围。
9.4.套数(成组词牌)运用更加自如
当一首诗歌的长度不足以表达更广阔的内容时,诗人们可以使用一个以上的词牌,用组诗的形式来讲述想表达的故事,这在中国古代诗词曲中是有先例的,如今也成功地用ĉineskoj予以再现。
这类诗歌有混合使用不同词牌和重复使用同一词牌两大类别。
9.4.1.1989年8月国柱写的“Rimgratulo al Sceto 贺成太”,共30段,225行,混合用了24个中外词牌组成套数,其中使用的中国词牌就有17个,使人看到了随心所欲组合ĉineskoj的可能性。
9.4.2.
如果说eto写的“愚公移山”(§.278)只使用了两次相同的词牌“满江红”的话,
lily所写的“Adamo kaj Eva 亚当夏娃”(§.200),一共使用了“卜算子,蝶恋花,离亭燕,好事近,风入松,点绛脣,十六字令,夜行船”八个不同的词牌。
魏以达所写的“牛郎织女”(§.259)使用了“青玉案,人月圆,离亭燕,御街行,永遇乐,雨霖铃,声声慢,念奴娇,鹊桥仙,山花子”共十个不同的词牌。
庄企雄为我们提供了另外一种形式的词牌组合,堪称别开生面。
其一是《十个“子”(§.253)》,选用了“南歌子,南乡子,渔歌子,捣练子,甘州子,天仙子,江城子,何满子,采桑子,行香子”;
另一组是《十个“令”(§.254)》,选用了“十六字令,风蝶令,独脚令,调笑令, 如梦令, 木兰花令,清平乐令,江月令, 留春令,唐多令”。
这样的作品都显示了作者们可以根据需要随心所欲地选取和组合词牌的可能。
9.4.3.
同一词牌多次使用创造新的纪录。
例如 lily 在2007年3月4日曾经用三十首<忆江南>写了一个女子被强暴的故事(§.411 Rememoro pri Seksatenciteco)。后来,在2007年3月19日,Komencantino把这个纪录刷新并且提高到了(一篇之中使用了)三十六首<江南春>(§.435. 2007-3-19 伊索寓言 La Cerbo)。 Komencantino写Ezopo用了177首忆江南。在这样一些实践中,世界语诗歌中“过”的运用达到空前。是对世界语诗艺的贡献。
9.5.艳体诗歌
艳体诗歌长期以来被视为禁忌。世界语名诗《秘密的十四行诗》出版七十年(1932-)以来,中国世运圈子佯为不知。直到国柱写《奇书难忘》(纪念《秘密的十四行诗》问世七十周年),才被提起。(注25)这种沉默当然是不正常的,究其原因乃由不正常的外部环境而造成。所幸中国改革开放之后,这些陈规陋习得以打破。
9.5.1由秘笈到公开
在中国,最早用ĉinesko写艳体诗者是石成泰。1994年12月,他写了一本全由ĉinesko组成的诗集《Ovra Burĝono 》(花蕾绽开),收21首内容和形式均具有浓厚民族色彩和魅力的诗歌,可看作是与名著《秘密的十四行诗》成姐妹篇的东方的《秘密的中国风》。此书使用的词牌共有7种,且配有著名汉学家高罗佩收罗的插图。可惜至今还是无处出版,也没有公开发表。下面是其中的第15首“临江仙”和第16首“浪淘沙”:
XV XVI
Strebo senintermita, Amor-elano !
harara kareso, Ge' en bano;
hasta langa komplezo. en pasi-oceano,
Gustumsufiĉo, kiel anasoj buntaj
ŝpruca frenezo. — ek ! en dramo !
Jasp-pieda svingado, Erot-vulgano:
ovra silo-mezo, vanga flamo;
nektara roj-eksceso; sieĝata jadkano,
delekta pisto, murmure en vag -ino...
puŝad' sen ĉeso... Fe-nirvano !
9.5.2.由少数到多
石成泰的《Ovra Burĝono 》(花蕾绽开),共写了21首。
而今天李莉写的,公开在网上发表的,已经有六十多首,而且还在增加。
9.5.3.由全E到双语
世界语原创作品被翻译成民族语。如
lily 2007-4-12, Kampa Geiĝo (Tiaoxiaoling)调笑令 春野//Kampa Geiĝo 春野// rava, rava 清狂,清狂,/ junulino brava 新潮开放女郎。/ kuŝas por amoro 随心就地卧躺,/sur herbej’ kun floro 草地野花金黄。/ oro, oro 黄金,黄金,/ de ama angoro 撩乱一片春心。
9.6 电子书的及时出版
中国世界语者与时俱进,以电子书的形式,打破了“高价书号、印刷、邮寄”的封杀。把多人多年锲而不舍辛勤劳动的成果,及时地呈现在世人面前。使得任何地域的世界语者都可以分享。从目前网上出现的作品来看,作品呈现出系列化的趋向。有许多个人、许多系列都值得出单行本(至少是电子书)。
10 百花园里增芳芬
未了的尾声 从“中国人来了”到“中国风来了”
在长达十年之久的中国“文革”时期(1966-1976),国际世运得不到中国世运的任何消息。1979年2月号的国际世界语协会会刊上,春雷爆发似的以整版封面发表了中国世运执炬者方善境老以及中国世界语者会议的照片,并且配以标题欢呼:“中国人回来了!Ĉinoj (re)venas !”
自纪念碑式的巨著《世界语诗歌集》问世以来(1958初版,1984二版),其中还没有一首用中国风写成的诗歌。William Auld对此极为关注。因为,缺少了中国的世界是不完整的。现在我们可以告慰前辈:“中国风来了!”
耕耘仍未有穷期,我们相信,随着愈来愈多人的参与浇灌和培植,已经播下的 ĉinesko的种子,定会茁壮地成长,在世界语诗歌百花园中,散发芬芳,再增妍丽和光彩。让我们共同努力,使William Auld的美好愿望尽早得以实现!
***************************************
(注7)国柱曾将这四行诗汉译著为:“自君之出矣,面容如浮云。画页镜中老,憔悴似我心。”
(注19) 李煜 捣练子 / 深院静,小庭空,断续寒砧断续风。无奈夜长人不寐,数声和月到帘栊。