用这种词牌作诗韵画像,要能够准确地抓住被描写者的特征,以其在有限的篇幅中给读者留下应有的印象。这里我附上两个有关的帖子,一是对Privat的生平简介:
<http://esperanto.net/literaturo/autor/privat.html>
PRIVAT, Edmond.
1889-1962. Sviso; profesoro, verkisto. Klasikaj studoj en Ĝenevo kaj Parizo,
doktoriĝis pri literaturo. Lernis Esperanton en 1903, fondis kun Hodler la
gazeton "Juna esperantisto". Multege laboris por Esperanto; faris propagandajn
vojaĝojn tra multaj landoj; estis prezidanto de UEA kaj redaktoro de
"Esperanto". Prezentis Esperanton al la Ligo de Nacioj k.a. Verkis franclingvajn
specialistajn verkojn. Verkis pri la historio de Esperanto kaj Zamenhof. Verkis
originale Esperantajn poemojn, dramon, rakontojn.
"Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan
klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo
atingas la plej altajn regionojn de la Esperanta literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la
diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la esperantista
vivo, lia individuo estas nedisigebla de la esperantista agado [...] Kion ajn li
verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo kaj lia
verkista agado jam en frua epoko de la Esperantomovado influis la junan
generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco." /Ferenc
Szilágyi en Enciklopedio de Esperanto, 1933
Verkoj:
Karlo (legolibro, 1909)
Ĉe l' koro de Eŭropo (1909)
Kursa lernolibro (1909)
Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
Du paroladoj (esperantismo, 1911)
Pri esperanta literaturo (1912)
Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912)
Ginevra (originala dramo, 1913)
Historio de Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
Vivo de Zamenhof (1920)
Esprimo de sentoj en Esperanto (1931)
Interpopola konduto (filozofio, 1934)
Federala sperto (1958)
Junaĝa verkaro (1960)
(04) Rimleteroj