La poezio neniam submetiĝi

 

Shi Chengtai

 


 

Kiam la lingvo Esperanto venis en Ĉinion, kiun ĉinigis iu Aisibunandu (爱斯不难读) laŭ ĝia prononco. Mi komprenas ĉi tiun nomon en la ĉina lingvo je du sencoj, nome Aisi kaj Bunandu: Ai-si signifas ami ĝin, kaj Bu-nan-du signifas facile ellerni. Oni scias, ke Esperanto estas facile ellernebla pro ĝia logikeco kaj scienceco, do mi parolos pri la Amo al la lingvo Esperanto de samideanoj.

W. Auld parolis: “Ĉar lingvo estas antaŭ ĉio afero emocia kaj ne racia.” Li ankoraŭ parolis:   “estas necese rekoni plue, ke ankaŭ sennombraj esp-istoj, hieraŭ kaj hodiaŭ, rilatis same emocie al sia elektita lingvo, al sia kara verda lingvo, al Esperanto…” Tia emocio preskaŭ similas al la pia sento al tiu de l’ adeptoj de religio. Dum la plej frua periodo de la esperanta historio, multaj samideanoj esprimis per poemoj sian amon al sia kara lingvo Esp-o, eĉ spite, ke iuj mokis tiujn versojn monotona “la verda temo”. W. Auld parolis plu: “Do la emocio estas natura kaj ne hontinda faktoro en nia esperantisteco. Estas pli laŭmode, nomi tion hodiaŭ “ideologio”, ĉar tiu vorto almenaŭ ŝajnas pli scienca – pli objektiva ĝi ja ne estas. Pli aŭ malpli forte ni ĉiuj ligis nin ideologie al la koncepto de neŭtrala artefarita lingvo kiel dua lingvo por ĉiuj homoj; kaj tio implicas, ni devas rekoni, konceptojn pri homa egaleco kaj homaj rajtoj, eĉ se tion nur nebule konscias kelkaj el tiuj, kiuj tamen lernis Esperanton. La ideo mem pri Esp-o nepre entuziasmigas kelkajn animojn, kiel ĝi mem evidente malentuziasmigas aliajn – same pro motivoj ideologiaj, plejofte senkonsciaj.”1

La disvastigo de la lingvo Esperanto bezonas la grandan kontribuadon, eĉ dediĉidecon de samideanoj. W. Auld parolis: “La dediĉiteco de Zamenhof estis kompleta, sed por sukceso necesis ankaŭ dediĉiteco de sennombraj aliaj homoj en la tuta mondo. Kaj fideleco de la esp-istoj al sia afero, eĉ fronte al karcerigo kaj eventuale morto, estas konata. Pli ol unu registaro malpermesis la lingvon kaj persekutis la esp-istojn; kaj tamen, kiam fine forpasis tiu koŝmaro, la esp-istoj reaperis kaj daŭrigis sian agadon.” Li donis al ni la ekzemplon, ke Aleksandro Logvin, ukrajna esp-isto, kiu estis arestita dum la “Granda Purigo” de Stalin, konfidis al sia patro bone konservi liajn manuskriptojn kaj revuojn en Esp-o, kiujn lia patro kaŝe metis en abelujon, tiel ni poste povas legi lian poemaron Sur Vivovojo eldonitan en 1964.

W. Auld parolis plu: “La vivkapablo de Esperanto malgraŭ militoj, persekutoj, pogromoj kaj ankaŭ la indiferenteco de la plimultaj registaroj kaj la popolamasoj, tute klare ne dependas de la seka logiko kaj frida objektiveco, sed jes de varma idealismo kaj sento de la “homaraneco”. Nia lingvo vere estas “kara” al ni kaj penetras ĝis en niaj plej intimaj animoj – kompreneble, mia uzado de tiu vorto “animoj” suspektigas nin en la okuloj de tiuj, kiuj rifuzas al Esp-o vivrajton!”2

Ĉi-momente mi tuj memoras pri nia povra juna poeto Armand Su1936 - 1990! Lia fideleco al nia Afero kaj dediĉiteco ja estas la plej elstara modelo. La jaro 2020 estas la 30a jubileo de la forpaso de Armand Su, kion faros por li la ĉina Esp-movado? Mi ne scias, sed mi memoras pri li, nomata “Nova stelo ekbrilis en Oriento sur nia literatura horizonto”, deziras paroli pri li al la juna generacio. Do trovinte lian poemaro Poemoj de Armand Su, kiun Guozhu kaj mi redaktis, eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1992, mi eklegas denove. Pri lia vivo kaj kreado mi jam parolis en la antaŭparolo, La vera animo de poeto, de tiu ĉi poemaro, do, mi nur temas pri liaj poemoj ĉi-foje.

Armand Su estis liriko-kantisto, li kantis pri sia patrujo, ĉar li amis sian patrujo, en la poemaro la unua poemo estis verkita en 1962, Mi amas vin, Ĉinio:

En la mondo estas multaj belaj lokoj,

Kiuj ofte vekas mian fantazion,

La antikvaj Piramidoj de Egiptujo,

La mistera blanka nokto de Rusujo,

La ĉarma krepusko ĉe Sejno,

Kaj la meznokta suno de Norvegujo…

Sed, nur vin mi plej amas – bela Ĉinio!

armandSu01.jpg

Armand Su (1936 – 1990)

Post la abiturientiĝo li havis nek laboran postenon, nek enspezon de salajro, fariĝis nomata “junulo atendanta laboron”, tamen li posedis la tempon kaj (laŭ parolo de W. Auld) “la ideologian” liberon. Do, lia spuro preskaŭ restis sur diversaj lokoj de la tero tra la tuta patrujo, tio ja koincidis kun la tradicio de la ĉinaj antikvaj intelektuloj, nome “paŝadi tra vojo da mil lioj, legadi librojn de dekmil volumoj. En Huhehaote, la ĉefurbo de la Interna Mongola Aŭtonoma Regiono, antaŭ la Verda Tombejo de s-ino Wang Zhaojun, lia inspiro ŝvebis:

Oĥ, Ĝaŭĝjun, povra belulino rara,

Kiom vi suferis en senfina dolor’!

Revidi la ĉielon de Patruj’ kara,

Nur vane sopiris via juna kor’!

En urbo Datong, prov. Shanxi, li pilgrimis al la fame konata ŝtona statuo de Budao:

Mil jarojn vi jam estas en dormo,

En ĉi antikva templo obskura.

Vin ne timigas la monda ŝtormo,

Kaj nek ĉi la mallumo terura.

……

Li turisme vizitis la Sepstelan kavernon, Insuleton Gulangyu; grimpis sur la monton Lushan; vojaĝis trans la maro al Insulo Hainan kaj tra la Granda Nordokcidento. Liajn poemojn, kiujn li versis dum la vojaĝa vojo, hodiaŭ ni povas legi. Li eĉ versis pri renkontiĝo kun oldulo vendanta teon sur strato de urbo Baotou:

Vi min invitis trinki

Glason da varma te’.

Al via gastama gest’

Ne eblas respondi: ne.

 

Vi purigas la tableton.

Ni sidiĝas vid’ al vid’.

Mian vojaĝon vi benas

Per ĉi afabla invit’!

Se nia poeto Armand Su ne estus kun la naiva animo, do sub lia plumo ne aperus ĉi tia sentopura poemo.

La plejparto de liaj poemoj en la juna periodo estis kanti pri la Amo. Vivante en la granda urbo Tianjin, senlabora li ankaŭ malofte partoprenis en la tiama agado de la Politika Studo; por studadi fremdajn ligvojn (li scipovis ĉirkaŭ 20 lingvojn) ĉiutage li frekventis rondon de enmigrintoj el fremdlandoj loĝantaj en la urbo. Li preferis la okcidentan muzikon, eĉ L. V. Beethoven fariĝis lia idolo. Lia penso estis relative libera disde la ĉefinflua ideologio de la tiama reĝimo. Lia serĉado kaj aspiro al la amo estis sen ajna tabuo kaj malkovro, ĉio ĉi estis tute esprimata en liaj poemoj. Kaj la malsukcesa fianĉiĝo kun f-ino Carol ankaŭ lasis melankolian spuron, nu, poetoj plejparte ja estas sentimentalaj!

Pri mi

Oni min nomas Armand eta

Pro mia vizaĝo triste pala,

Pro mia kor’ tro sentimentala

Kaj la eterna melankoli’ poeta.

 

Sed tiu Armand de Dumas fil’ kreita

Certe ne reprezentas min entute.

Lin povas mi envii nur mute,

Ĉar mankas al mi ankaŭ Margarita.

Se ni dividas la poezian kreadon de Armand Su en du periodojn je 1966, do plejparto da poemoj en lia unua periodo estis kantantaj pri la amo kaj la belaj vidindaĵoj tra la lando, tiel iuj samideanoj el ni rigardis lin dandon. Ne! fakte la amo sub lia plumo estis plena de la juneca viglo kaj serĉado al bela espero, de la aspiro al vereco, boneco kaj beleco, tamen pli plena de ia naiveco. Lia animo estis pura, preskaŭ similas al malplena papero, tion konsentas tiuj, kiuj iam lin kontaktis persone.

Alvenis La Granda Kultura Revolucio lanĉita de la Granda Gvidanto Maŭ (en 1966),  tiam esp-isto Armand Su korespondis internacie, verkis fremdlingve kaj publikigis siajn poemojn en gazetoj eldonitaj en fremdlandoj, tio ĉio estis rigardita la “krimo havi kontraŭleĝajn rilatojn kun fremdlandoj”. Li estis kritikita kaj denuncita en la kunvenoj okazigitaj de la Amasa Komitato de kvartalo, en kiu li loĝis. Lia kara tajpilo estis forrabita, kiam la “ruĝaj gvardianoj” traserĉis lian hejmon, pro tio li kriis dolore:

Mia skribmaŝino dum dek jaroj

Akompanas min sur vivovojo.

Pri miaj literaturaj faroj

Ĝi atestas kun trist’ aŭ kun ĝojo.

……

Ho ve! mia skribmaŝino kara!

Ĝi – rabita for, ne plu revenis.

Larmis mi dum nokta hor’ amara.

Kiom longe tio min ĉagrenis.

……

Por eviti la turmentadon de “la kritikado kaj batalado” kontraŭ li, Armand ĉiutage kun libroj fuĝis en parkon aŭ en la urban bibliotekon. Poste li ne toleris la turmentadon, for de la hejmo migris diversloken. Eĉ dum tiuj tagoj li ankoraŭ verkis poemojn, kiuj notis lian doloron, malsaton kaj pensadon de tiu travivaĵo.

En la mansardo

Tro malalta estas la mansardo,

Kie mi vegetas sen konsolo.

Nek la homa voĉ’, nek l’ am-rigardo

Min karesas en la orfo-solo.

……

 

La malsato akompanis lin:

 

Malgraŭ la protesto de l’ stomako

manĝas mi nur foje en la tago

sen viand’, sen sup’, nur seka pano

por l’ poet’ skeleta en malsato.

Spite al la terura “ruĝa teroro”, li verkis poemon Ĵuro omaĝitan al D-ro L. Zamenhof en 1966, kaj en 1967, kiam li restis en urbo Nankino, sciante la informon de la forpaso de Julio Baghy, lia “poezia paĉjo”, li verkis poemon Adiaŭo al Julio Baghy, plenan de sincera funebro. “Kaj fideleco de la esp-istoj al sia afero, eĉ fronte al karcerigo kaj eventuale morto, estas konata.” Lia kreado ĝuste atestas frazon de la paroloj de W. Auld!

Malgraŭ ke li orienten fuĝis, okcidente sin kaŝis, en noktomezo de la 20a de aprilo, 1968, policanoj entrudiĝis en lian hejmon – li estis arestita. Ĉi tie mi parolas pri epizodo: la policejo (tiam nomita ia revolucia komitato de urbo Tianjin sendis tri policanojn al redaktejo de El Popola Ĉinio en Pekino, por lerni Esperanton, celante trovi kriman atestaĵon el manuskriptoj kaj korespondaĵoj konfiskitaj el la hejmo de Armand Su! Ili lernis tri monatojn, tamen poste, ĉu ili fakte trovus ian “kriman atestaĵon”? Pri tio neniu parolis, kaj mi ne scias. Unue policanoj arestis iun, al kiu poste serĉis “kriman atestaĵon” , tia maniero preskaŭ estis ĝenerala en la tiama periodo de despotisma reĝimo. Tamen tio male konfirmas la “dediĉitecon” de esp-isto Armand Su – almenaŭ tri homoj lernis Esp-on pro li! Post unu jaro de enkarcerigo, li estis kondamnita pro krimo tiel nomata Kontraŭ Revolucio al punlaborado de 15 jaroj en prizono. Post kelkaj jaroj li refoje kondamnita al punlaboro de 5 jaroj, ĉar li en prizono malestime babilis pri k-ino Jiang Qing, la edzino de la granda gvidano Maŭ kaj pri viva stato de fremdlandanoj, lia mallibera tempo fariĝis 20 jaroj. Ho ve, la plej flora juna tempo de nia povra poeto travivis en la prizono, lia poezia kreado ankaŭ subite finiĝus.

Ne, la poezio neniam submetiĝas! Lia kolera voĉo fariĝis perloj en la poemoj:

En katenoj

Soldatoj kun pafilo min eskortis,

Jen min perforte puŝis, jen min tiris,

Dum mi en katenoj peze iris.

 

La tabulon grandan mi portis,

Sur kiu skribita mia nomo,

Ke mi estas la plej fia homo.

 

Por vi, kara patrolando, mi suferis

En malbenita prizono, en katenoj,

Kun al diktatoro mil malbenoj!

(1969)

La poeto pensis, lia ideologio sublimiĝis, konsiderante pri la konstitucio, li demandis:

Mensogo

Laŭ Konstitucio oni

Civitanajn rajtojn perdas

Nur tiam, kiam oni

Sub laŭleĝa aresto certas.

 

Antaŭ mia arestiĝo,

Estis mi plenrajta homo.

Kiom vi forrabis

El mia propra domo?

(1971)

Li komparis sin kun “povra birdeto’, vokis pri “justeco” kaj “vero”:

Mi estas povra birdet’ sen flugilo,

Kaj estingita mia okulbrilo.

Jam eltirita ĉiu mia plumo,

Mi baraktas dolore en mallumo.

 

Kie estas Justeco, kie Vero

Sur la vasta kaj granda ĉina tero?

Ho, Ĉinujo, ĉu vi honton ne sentis?

Ke la povran birdeton ne defendis?

(1972)

Legante la poemon Nostalgio, ni ankaŭ estas kortuŝita kun amara tristo:

Olda hejmo kara,

Bela mia nest’.

Rememor’ amara

Post mia arest’.

……

Li skribis tiujn versojn sur paperaj pecoj, kiuj bedaŭre estis konfiskitaj de la prizona instanco. Poste li nur ĉizis tiujn poemojn en sian memoron! Mirakle, dank’ al lia memoro ni povas legi tiujn poemojn, kiujn verkis li en la prizono! Tiuj poemoj estas pli maturaj ideologie, profunaj sente, faris lian poezian kreadon al la kulmino! Lia pensa tereno ne estis plu malplena papero, ĉar li ellernis la konsideradon, priatentis la homan vivon. Jen la klarigo pri la tiama furora vorto Diablo (al kiu la poeto mem apartenis):

En la vortar’ de plej nova viv-epoko,

Diabl’ estos en la honora loko.

Signifas ĝi nur homojn kun nobla koro

Spite al superhoma tortur’, doloro,

Persistas en la neskuebla Vero

Kaj batalas por la tuta Libero.

(1973)

    未标题-1.jpg

Kiam finiĝis "tiu koŝmaro”, nia poeto paraliziĝinta sur malsanula lito, atakita de apopleksio, estis elportita sur brankardo el la prizono en 1978, post la kuracado li denove reaperis inter esperantistoj, kaj versis plu. Li vokis al nia leĝo:

Vin mi kantas, nia leĝo digna

De mia Patroland’ indigna.

Protektant’ nia viv’ feliĉa

Garanti’ por la kultur’ riĉa.

 

Por akiri vin en viv-mizero,

Kiom sango verŝis sur la tero,

Kiom baraktis en fiprizono,

Sopirante pri via eksono.

 

Nur hodiaŭ vi fine naskita.

Diktatoro estu kondamnita.

La popolo voĉas pri l’ venko

Kun al estontec’ plena konvinko.

(1980)

Li omaĝe donis sian plej belan kanton al “komunisma batalantino” s-ino Zhang Zhixin, kiu kuraĝe kontribuis sian vivon por defendi la veron :

……

Vi rezignis ĉian homan ĝojon

Kaj suriris la martiran vojon.

Vi oferis la plej karan vivon

Por doni al ĝi pulsan signifon.

 

Kiam kuglo trafis vian koron,

Tuta lando dronis en doloron,

leĝ’ plorsingultis, vin ne protektis,

kaj nur Morton jen por vi elektis.

 

Mortis vi, komunistin’ fidela

En karcero – loko plej malhela.

Tamen vivos la spirita forto

Spite al la kondamno de l’ morto!

                 1980

Liaj kvar eposoj verkitaj en la 60aj jaroj de la pasintaj jarcento aperis en tiama fama revuo Monda Kulturo, en kiuj li rakontis al la okcidentaj legantoj tri ekzotikajn historiojn el la ĉinaj legendoj: la Avo Malsaĝa, La Tria Fratino Liu, Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai; alia estis La Ruĝa Velo, rakonto el la soveta kolorfilmo. Legantoj admiris lian poezian taleton, li jam estis fame konata poeto sur la Verda Parnaso, kvankam en lia patrujo preskaŭ neniu konis lian krean atingon kaj lian nomon.

En la 23a de septembro, 1990 Morto senkompate forprenis tiun talentan poeton el inter ni! Nu, ĉi-jare li jam forpasis 30 jarojn! Tamen liaj poemoj plenaj de juneca ĉarmo, naiva sentimento kaj kolera voko post la dolora konsiderado restas inter ni, kiuj sonis, sonas kaj certe sonos en la Verda Mondo. Li amis sian patrujon, sed pli amis la liberon, justecon kaj veron. Nia patrujo ankaŭ povas fieri, ĉar Ŝi iam bakis tian genian junan poeton!

Do, legu iom da liaj poemoj! Eble tio estas la plej bona memoro al li dum la alveno de la 30a jubileo de lia forpaso!

 

2020-01-15, Tailai

Notoj:

1)      W. Auld: Enkonduko en la originalan literaturon en Esp-o, Iltis, 1979,  p.12,

2)      Same de 1) p. 15-16


                                                                                                                                                                                            返回目录