¡¡

   Mao Zifu

¡¡

 

Kvazaŭ recenzletero

Estimata s-ro Berveling,

 

  Min atingis via tradukaĵo La Konspiro de Katilino, ĝuste kiam mi ekobsediĝis en medito. La nokton antaŭ la atingo de la Fonto-kajero mi hazarde vidis televidan programon pri regno de simioj. Ja korskua estos la leĝo de la ĝangalo. Tie ĉi mi ne povas ne rakonti al vi la okazaĵon antaŭ ĉio.

  Insuleto. Amaso da simioj manĝas laŭ la ranga vico. Prancas la nuna reĝo. La eksaj reĝoj mizeriĝintaj atendas fore restaĵojn de manĝo. Poste sub ordono dc la reĝo la anoj plonĝas de sur krutaĵo. Petolado. Unua el la anoj. La plej fortika juna vira defias la reĝon perfortante la reĝinon. Tamen la reĝo koleras. Trafite de konspiro de la defianto. Duelo. Venkas la juna, kompreneble. Perdinte la potencon, la olda falas en ĉirkaŭbato de la anoj. De la tero al la maro ĝi provas fuĝi al alia insulo. Lacega ĝi dronas en la maro. La juna akiras la reĝecon. Kia sorto atendos la lastan? Kun tiu estos simile tia kun la antaŭa! Sendube. Ho ve!

  Veo verŝajne estas tamen superflua. Pli deca estas la leĝo de la simio, ol tiu de la homo. Ĉe la simio novreĝiĝo postulas nur renversi la oldan reĝon per forto, jam ne per mortigo, sed en la homa historio dinastio sekvante dinastion ekstardis sur la ostoj de la popolamaso. Kia buba ludado! ¡ª konstruigi la turon per skeletoj; per tiaj disfaligi tiun: tian rekonstruigi ankaŭ per skeletoj. Restas en rekordo por ĉiam nur la nomo de la reĝoj. Polveriĝis la skeletoj.

  Nun ke pri la historio oni jam multe skribis, mi traktas vian tradukaĵon La Konspiro de Katilino filozofia aŭ sociologia. Mise?

  Filozofie alloga estas la komenco ¡°Enkonduko ĝenerala¡±, en kiu la originala aŭtoro Salustio tuŝas pri menso kaj korpo ĉe milito aŭ paco, pri la nodo de la homo kaj besto, la ŝtato kaj naturo, ĉasado kaj gloro... Filozofia pens(ig)ado radias tra la libreto, i.a. pli elokventaj estas paroladoj pri krimo kaj puno, historio kaj nuno... eĉ tiu de la konspiristo Katilino. Kaj pleje persvada estas la parolado de Katono, el inter tiu ĉi (52/13) lia supozo pri infero distinga bonulojn de malbonuloj povas edifi nuntempajn homojn. Justa estas Dio. Min pardonu. Tamen mi aŭdacas dubi Lin ¡ª antaŭ-Krista Katono havis la kuraĝon dubi, kial post 200 jaroj mi ne havas?! Des plie mi konas ke David ne ricevis punon prirabinta alies edzinon per nedeca manovro, sed Uzzah tuje trovis morton pro bonintenco.

  Degenero de moro aŭ moralo liveras ŝancon por revolucio, tio aktualigas la libreton. Nu, hodiaŭ oni ĉasas senlime lukson kaj ĝuadon sensan, registoj kaj popolanoj. Frustracio instigas konspiron aŭ taktikon agresi aŭ renversi. Ekspluato kaj malegaleco stimulas insurekcion aŭ tumulton. Kompreneble troviĝas tiaj homoj kiajn Salustio priskribas: ili prenemas aĉfarojn por hobio.

  Estimata mentoro, mi ne scias kiu motivo do igis vin elekti tiun ĉi historipecon. Ĉe mi ĉi tradukaĵo elvokas pensojn pli pri estanto kaj pri onto. Ribelo sukcesa estas opiniate progresa kaj laŭdinda. La malsukcesa tamen malica, konspira, maksimume bedaŭrinda aŭ kompatinda. La historio reprezentiĝas/os... Ho, mi ne aŭdacas plu babili pri politiko.

  Jes, la stilo de Salustio estas konciza, kaj rapide ritma. Tia en lerna komponado estas originale Berveling-a.

  Elkoran dankon ke via tradukaĵo portas al mi ne nur interesan historimaterialon sed ankaŭ emocion pri la monda kulturo, pri la esperanta.

  En la historirakonto de Salustio troviĝas priskribo pri banda juro pe homa sango miksita kun vino (p.33). Tia sceno aperas ofte en pratempaj ĉinaj rakontoj. Enigmo estas tiu ĉi sama kulturo apartena al du fore disaj landoj, ne pro mora influo nek pro litera interŝanĝo. Sangfluigo kaj konspiro estas homa universaleco? En ĉiu ĉina dinastio ne mankas detala rekordo pri konspiristo(j).

  La enigmo de kulturo igis min retralegi la legindan artikolon de s-ro William Auld ¡°The enigma of culture¡± (La Brita Esperantisto, 1-2, -34/1994). Aparte alvoka estas la fino. Por lia tradukaĵo mi volas diri, imite s-ron Auld. Nek konflikto nek skizofrenio, ke poligloto kiel vi rekomendu naciajn kulturajn sukojn al la tuta mondo ¡ª per Esperanto! Per tradukado vi servas al la monda kulturo.

  Legi tiun libron kia La Konspiro de Katilino estas delico je menso kaj spirito. Por multaj nur fariĝi esperantisto eblas post kiel eble plej kurta tempo ekĝui la mondan kulturon. Feliĉe mi estas esperantisto, kvankam malriĉa!

  Plezurajn tradukadon, verkadon kaj redaktadon!

         via

                                                                           Mao Zifu

 

                                     el Fonto, n-ro 187, 06-1996

                             

 

 

            Reen al Katalogo