|
¡¡ Mao Zifu ¡¡ NE SENPOEZIA NOVELO DE POETO ¡¡ Miĥail LERMONTOV Princidino Mary eld. Sezonoj/RU, 1996, 72p ¡¡ Estiel poeto Miĥail Lermontov famas ĉe preskaŭ ĉiuj literaturuloj. Ĉu ankaŭ kiel novelisto? Ne. Almenaŭ ne ĉe mi mem, literatur(am)ulo, ne literaturisto. Danke al la eldonejo Sezonoj mi havis la ŝancon aprezi la novelon de Lermontov Princidino Mary en traduko de Nikolaj Danovskij. En la antaŭparolo A. Korĵenkov diras ke la figuro de la protagonisto de Princidino Mary, Peĉorin. fariĝis parto de la rusa kulturo, pro siaj skeptiko, egocentrismo kaj manko dc vivocclo, sed ne sen intelekto kaj kapablo. Efektive verŝajne prozeca vidiĝas la intrigo de Princidino Mary. Du amikoj ne korintimaj renkontiĝis kaj ekbatalis por princidino. Unu por edzinigi ŝin, la alia por lin defii, do nur allogi ŝin per la buŝo. ne per la koro. Ili duelis. Kvankam unu komplotis, la alia venkis... Tiu ĉi rakonto estas nek komplika, nek animskua. Tamen tute ne senpoezeca estas Princidino Mary. En ĝi psikoj de la heroo, ¡°mi¡±,ofte kunfandiĝas kun la ekstera medio. Sen ajna monotono. Tra ĝi humoroj de ĉiu rolulo akompanata ĉiam per agoj aŭ konduto aŭ paroloj. Sen ajna vakeco. Dum la okazaĵo evoluas iam-iame aperas racia analizado pri spirito de la roloj, pri tendenco de la homaro - viroj kaj virinoj. Sen ajna paŭseco. Plastika montriĝas Princidino Mary, pro viveco de la lingvo: ¡°Tamen sufiĉe baldaŭ ŝi prosperis preni tute indiferentan kaj eĉ severan aspekton.¡± (p25) ¡°Sed Grunickij,... , manĝegis ŝin per ia okulo kaj...¡± (p29) - tiaj esprimoj troviĝas nepoke en la libreto. Poezie - oni diras - Lermontov estis lerta en humorozaj ritmoi, novele li lertas en elastaj tuŝoj. Tion ĉi ni sentas en Esperanto, danke al la sperta tradukinto. Volumeto en flava papero ne damaĝas la tre valoran verkon. Kuraĝon kaj prosperon al Sezonoj! el La Gazeto, n-ro 68, jan-1997
|