¡¡

   Mao Zifu

Prohibita libro

¡¡

Postaĵo odoris neordinarecon. Tio interesis penetreman estron de doganejo. Li konis iom da angla lingvo. Tamen sur la paketo troviĝas vortoj similaj al, sed kvazaŭ diferencaj de la angla. Li ne volis montri sin neerudicia antaŭ la subuloj, tial ŝtele li portis hejmen la paketon kaj konsultis vortaron.

Danke al angla vortaro, sagaca li rezonis per analogio kaj konkludis ke ¡®presaĵo¡¯ eble signifas ¡®press¡¯. Konsekvence li pensis pri ¡®printed matter¡¯, kiun li vidis iam kaj iam. Certe, en la paketo estas libro aŭ similaĵo. Kia do? Scivolema li malfemis per tranĉilo la kovrilon, kiu devintus ofte resti nefermita. Jes ja, libro! Libro kun titolo ¡°Antologio de Amoro¡±1. En la vortaro li eltrovis ¡®anthology¡¯, ¡®amorous¡¯ kaj ¡®amour¡¯. Kaj ¡®de¡¯ sin trovas en lia gepatra lingvo. El ĉio ĉi tio facile rezultis ke la libro konstatiĝas pri erotiko. Li folis. Pornografiaĵo devu esti prohibata. Ĝin retenu! Ne kontraŭlege.

Erotiko sendube ekzota lin tiklis en la koro. Bedaŭrinde la detalan enhavon de la libro li ne povis kompreni per la angla vortaro. Sekvatage li private ordonis sian sekretariinon traduki la libron en la nacian lingvon.

Feliĉe, l a sekretariino estas esperantisto. Kaj ŝi kromvirinigis al li jam kelkajn jarojn. Nur pro lia potenco. Ĉe la afero ŝi preskaŭ neniufoje sentis sin kontenta. Li estis tro sovaĝa, ŝajne mallerta, kvankam li edziĝis pli ol dek jarojn. Ĉiam li prenis sin por nur vazo, en kiun li elverŝadis sian volupton.    Neniam li prizorgis ŝian sentadon. Cetere li mem ekperceptis enuon kaj stimulmankon ĉe ŝi, kaj intencis ŝanĝi partneron... Finfine al ŝi venis bonŝanco. Kun ega plezuro ŝi akceptis la taskon.

Tiu libro povas edifi lin, ŝi pensis. Ne malmulte da viroj devu ricevi edukadon pri la gea vivo. Lasu ilin scii ke la vivo postulas ambaŭan akordon. La virino ne estas nur naskilo aŭ stimulilo por la viro. La virino bezonas kaj rajtas ĝui la vivon, ne kiel malĉefa rolulo... Prohibi amoraĉon estas ne malutile al popolanoj, sed ĉe la afero restigi ilin en abisma nesciado estas neprudente - prohibata frukto estas pli tenta.

En la sekvantaj tri tagoj ŝi tradukis por li la libron tutan krom la lasta parto de la unua rakonto ¡°Leontodo¡±, kie priskribigas ke ¡°ankoraŭ infano¡± Aŭra, nome neplenkreskulino, aspiras sperti kiel la pliaĝa kuzino kuniĝon kun sia amiketo, post vidado de la gejunula amfara procezo, kiu tiam devus necese esti tabua al ŝi. (Tiu ĉi forstreko estas racia!) La tradukaĵon la estro tralegis lernante.

Tagojn poste, persvadite de la sekretariino, 1i lasis la postaĵon trapasi la doganejon. 

1) Antologio de Amoro: la tria eldono, 1995, eldonita de ne certa eldonejo, aĉetebla ĉe certa librejo.

 

                                el Riveroj, n-ro 11, feb-1996

¡¡

 

¡¡

            Reen al Katalogo