 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 3
Sinjorino Adek(A.) renkontas
sinjorinon Boll(B.) |
|
A: Ha! Sinjorino Boll! Mi ĝojas vidi vin. |
|
B: Ankaŭ mi ĝojas, sinjorino Adek. Ĉu vi iras fari aĉetojn? |
|
A: Ne. Mi serĉas mian edzon, pro urĝa afero. Ĉu vi
vidis lin en la urbo? |
|
B: Sed jes! Mi renkontis lin tute hazarde. Antaŭ kelkaj
minutoj, mi |
|
ankoraŭ parolis kun li. |
|
|
A: Kie vi renkontis lin? |
|
B: Proksime de la magazeno "INNO". |
|
A: Mi kuras retrovi lin. |
|
B: Atendu dum momento! Ĉu vi jam aŭdis la |
|
novaĵon pri Andreo, la
ple aĝa filo de sinjorino Diss? |
|
A: Kian novaĵon? |
|
B: Ŝajnas, ke li fariĝis doktoro pri medicino... |
|
A: Ĉu vere? Tio estas bela sukceso. |
|
B: Jes... Kaj li edziĝos al Mikaela Miller. |
|
A: Al Mikaela, vi diras??... Tio estas granda bonŝanco por sinjorino Miller! |
|
B: Jes. Vere granda bonŝanco. Sed jen ankoraŭ alia
novaĵo: Suzanna, la |
|
fratino de Mikaela, edziniĝos
samtempe. |
|
A: Tio estas surprizo post surprizo! |
|
B: Ĉu ne, sinjorino Adek? Kaj divenu: Al kiu? |
|
A: Mi ne povas diveni... Al kiu, do? |
|
B: Al la frato de Andreo. |
|
A: Kion mi aŭdas?... Al Petro, la alia filo de
sinjorino Diss? |
|
B: Jes, jes. Al tiu, kiu estas inĝeniero pri elektro. |
|
A: Tio estas novaĵoj eksterordinaraj, preskaŭ ne
kredeblaj. Du fratoj, |
|
edziĝas al du fratinoj, tio ne
okazas ofte. |
|
B: Jes, efektive. Eĉ nur tre malofte. Kaj pensu: la geedziĝoj okazos |
|
samtempe, dum la venonta sabato posttagmeze. |
|
A: Tio estas okazo de granda festo por la familioj kaj
parencoj. |
|
B: Oni devas diri, ke la parenceco de du paroj de la kvar junaj
geedzoj estos iom komplika. |
|
A: Kial vi kredas, ke ĝi estos komplika? |
|
B: Nu, ĉar Andreo fariĝos la bofrato de sia prora frato
Petro... |
|
A: Ĉu tio estas ebla? |
|
B: Jes. Certe. Krome, Mikaela estos la bofratino de sia
fratino Suzanna, |
|
kaj inverse. |
|
A: Tio estas situacio vere stranga. |
|
B: Tre stranga, preskaŭ komika. Oni ne ofte havas tiajn novaĵojn
por |
|
rakonti, ĉu ne? |
|
A: Tio estas vera... Sed nun, mi nepre devas forkuri,
por retrovi fine mian |
|
edzon. Pardonu, sinjorino Boll!
Adiaŭ! |
|
B: Estas vi, kiu devas pardoni al mi, ke mi retenis vin
tiel longe. Adiaŭ, |
|
sinjorino Adek! Ĝis alia fojo! |
|
念匯仁 和匯仁
卦指朕村 |