 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 4
Sinjoro Adek(A.) vokas sian
dek-jaran filon Stefano(S) |
|
A: Stefano, vekiĝu! |
|
S: Mi estas ankoraŭ dormema, patrino... |
|
A: Venu rapide! Jam la tempo urĝas. Vi devas iri al la lernejo. |
|
S: Jes, patrino. Mi tuj iros en la ban-ĉambro, por lavi min. |
|
A: Bone, filo mia. Intertempe, mi preparos vian matenan
manĝon. |
|
S: Mi tre malsatas. Mi volus havi tason da ĉokolado,
kaj du pano-pecojn |
|
kun butero kaj ĉerizo-konfitaĵo. |
|
A: Vi havos ĝin, Stefano. Ĉu vi volas kunpreni ion, por manĝeti dum la |
|
paŭzo? |
|
S: Jes. Mi volonte kunprenus frukton; eble pomon aŭ
bananon. |
|
A: En la nuna momento, mi havas nur pirojn ĉi tie. |
|
S: Se vi bonvolas, donu al mi piron kaj bulkon. |
 |
|
A: Mi preparos, kaj metos en vian lernejo-sakon. |
|
Ne
forgesu brosi viajn dentojn! |
|
S: Tio estas jam farita, patrino. |
|
A: Via lernejo-sako estas malplena. Kial vi ne |
|
enmetis
viajn librojn kaj kajerojn, kiel kutime? |
|
S: Hodiaŭ, mi ne bezonas ilin. |
|
A: Mi ne komprenas... Kial, do, vi ne bezonas ilin? |
|
S: Nia instruisto ne venos; li estas malsana. |
|
A: Sed... ĉu la lernantoj tamen devas iri al la lernejo? |
|
S: Ha jes. Venos help-instruisto. |
|
A: Kion li faros kun vi, dum la tuta tago? |
|
S: Matene, li rakontos anekdotojn al ni. Posttagmeze,
ni kune faros |
|
promenon, al la arbaro. |
|
A: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas tion pli multe ol legi, skribi kaj kalkuli... |
|
S: Estas certe, patrino! Oni ja ne povas ĉiam nur
lernadi... |
|
A: Pri tio, vi eraras, mia filo. Oni ĉiam lernas, dum
la tuta vivo. |
|
S: Ĉu vere? |
|
A: Kompreneble. |
|
S: Se estas tiel, oni eble ankaŭ lernas ion, kiam oni
aŭskultas anekdotojn. |
|
A: Estas verŝajne. |
|
S: ...kaj kiam oni promenas en la arbaro! |
|
A: Vi estas ruza knabo, Stefano. |
|
S: Kioma horo estas nun, patrino? |
|
A: Estas dek minutoj antaŭ la oka horo. Rapidu! Ĉu vi
estas preta? |
|
S: Jes. Mi estas tute preta. |
|
A: Atentu bone sur la strato, pro la aŭtomobiloj! |
|
S: Mi ĉiam atentas. Mi ne volas suferi akcidenton. |
|
A: Do, ĝis baldaŭ, mia knabeto. |
|
S: Ĝis baldaŭ, patrino mia. Kisu min rapide! Kaj kuiru ion bonan por la |
|
tagmeza manĝo!... |
|
|
|
念匯仁
和匯仁
卦指朕村 |