 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 15
Mikaela Miller(M) renkontas
sian amikinon Gizala Garcia(G) |
|
G: ... tagon, Mikaela! Vi ja kuras kiel leporo, hodiaŭ! |
 |
|
M: ... tagon, Gizela! Mi volas rapide iri al la poŝtoficejo.
|
|
G: Ŝajne, vi skribis multajn leterojn. |
|
M: Jes. Efektive. Kelkaj el miaj eksterlandaj
korespond- |
|
antoj sen-pacience atendas respondon de mi. |
|
G: Ĉu vi havas multajn fremdlandajn plum-amikojn? |
|
M: Sufiĉe multajn. Nun-tempe, estas 25 en 9 landoj. |
|
G: Kiom?... Dudek kvin?... Ĉu eble? |
|
M: Kial ne? Mi jam havis ankoraŭ pli: 36! Sed mi devis
malpliigi la |
|
nombron, ĉar mia libera tempo ne plu
sufiĉas. |
|
G: Tio estas preskaŭ ne-kredebla. Pri kio vi
korespondas? Ĉu pri io ajn? |
|
M: Ne. Tio ne havus sencon. Tri temoj estas sufiĉaj por
mi: sporto, muziko kaj turismo. |
|
G: Vi igas min pli kaj pli sciema. Ĉu vi havas
interesajn korespond-amikojn? |
|
M: Certe. Pluraj, el ili, estas eĉ tre interesaj. Kun
kelkaj, mi interrilatas |
|
jam de ok jaroj. |
|
G: Ĉu ili estas fraŭloj, aŭ fraŭlinoj, aŭ sinjoroj, aŭ
sinjorinoj? |
|
M: Preskaŭ ĉiuj estas fraŭlinoj, kies aĝo estas inter 17 kaj 70 jaroj. |
|
G: Tio estas ekster-ordinara... Vi ĵus diris: en 9 landoj. Ĉu en la tuta mondo? |
|
M: Ne. Nur en Eŭropo. Tio sufiĉas por mi. |
|
G: Kial nur en Eŭropo? |
|
M: Nu, estas simple. Mi loĝas en Svislando; tio ebligas
al mi fari vizitojn al |
|
miaj diversaj plu-amikinoj, kaj
inverse, ricevi vizitojn el eksterlando. |
|
G: Ha! Bonega ideo!... Al kiuj landoj kaj urboj vi jam
vojaĝis? |
|
M: Last-jare, mi estis en Francujo, en la urboj
Mulhouse. Marseille kaj |
|
Bordeaux; kaj antaŭe en Britujo, en
la urboj Brighton, Newcastle kaj Southampton. |
|
G: Mi iom envias vin, Mikaela. |
|
M: Kial envii min, Gizela? Vi ja povas fari same:
Praktiku Esperanton! |
|
G: Mu jam kelka-foje pensis pri tio. Sed mi tute ne
havas tempon. |
|
M: Kiam oni trovas intereson en io, oni ankaŭ
trovas tempon por ĝi. |
|
G: Mi ne diros la malon. Sed ekzistas multaj aferoj,
kiujn mi volus fari |
|
dum miaj liberaj horoj. |
|
M: Oni ne povas fari ĉion. Tial, oni devas elekti
okupon, kiu povas doni |
|
maksimumon da ĝojo. |
|
G: Vi pravas, Mikaela. Esperanto ja ankaŭ
interesus min, se nur oni ne |
|
devus lerni ĝin. Mi ne ĝatas studi fremdlingvan gramatikon, kaj lerni |
|
fremdvortojn parkere. |
|
M: Antaŭ kelkaj jaroj, mi opiniis same kiel vi. Sed iom
post iom, mi povis |
|
konstati: lerni Esperanton estas
multe pli fcile, ol mi supozis. |
|
G: Ĉu vere? Kiel vi faris? Kian kurson vi sekvis? |
|
M: Por komenci, mi partoprenis en vespera kurso por
komencantoj. Ĉar |
|
mi ne povis ĉe-esti dum kelkaj lecionoj, mi sekvis, krome, kurson per |
|
korespondado. Samtempe, mi legis ĉiujn Esperanto-gazetojn kaj - |
|
librojn, kiujn mi trovis en la biblioteko de la loka grupo. |
|
G: Ĉu vi povis tuj kompreni ĉion, kion vi legis? |
|
M: Tute ne. Kiam mi renkontis novan vorton en la teksto,
mi povis diveni |
|
la sencon. Kiam mi ne sukcesis, mi
tute simple plu-legis. |
|
G: Vi plu-legis, sen plene kompreni?... Tio ŝajnas al mi absurda. |
|
M: Ne tiel, kiel povas ŝajni... Unue mi legis nur
anoncojn, anoncetojn kaj |
|
tre simplajn rakontojn. Post kelkaj
monatoj, mi plezure konstatis, ke mi |
|
komprenas pli kaj pli bone, kaj ke
mi progresas pli kaj pli facile. |
|
G: Ne stulta, via lern-maniero. Vi do lernis per "natura
metodo", se oni |
|
povas tiel diri. |
|
M: Pli ĝuste: Mi uzis "rektan metodon", eĉ sen scii. Oni povas lerni |
|
fremdan lingvon per multa legado, same kiel la infanoj lernas sian
|
|
gepatran lingvon per multa aŭdado. |
|
G: Sed !por paroli?... Kia-maniere vi lernis paroli en
Esperanto? |
|
M: Tio ne estas komplika. Mi ofte aŭskultis !diversajn
parol-diskojn, |
|
sonbendojn kaj radio-programojn. |
|
G: Ĉu tio ekzistas? |
|
M: Kompreneble! Ekzistas ankoraŭ multe pli, ekzemple:
grupo-kunvenoj, |
|
junularo-renkontoj, internaciaj ferio-lokoj, kongresoj kun
prelegoj, kaj |
|
tiel plu. Mi ne povas, en kelkaj minutoj, paroli detale pri
ĉio tio. |
|
G: Ha!... Tion mi ne sciis. ! Diru al mi: Kio plej multe
faris plezuron al vi, |
|
en via tuta Esperanto-korespondado? |
|
M: Mi volas malkaŝi ĝin al vi. Sed tute konfidence!...
En la pasinta |
|
printempo, mi ricevis bele
ilustritan poŝtkarton, kun la jena teksto: |
|
"Kara fraŭlino Mikaela! Mi skribas
al vi tiujn liniojn, ĉar ĉi-momente, mi |
|
ne scias kion fari. Kaj mi tuj
haltas, ĉar bedaŭrinde, mi ne scias kion |
|
skribi. Korajn salutojn... |
|
G: Stranga korespondaĵo... De kiu lando ĝi venis? |
|
M: De la nia. Eĉ de nia urbo. Estis membro de nia grupo,
kiu volis fari ŝercon al mi. |
|
G: Ĉu vi scias, kiu li estas? |
|
M: Jes. Mi rapide divenis. |
|
G: Kaj kio okazis poste? |
|
M: Io, kion mi tute ne atendis... |
|
G: Kio? Rakontu do! |
|
M: Antaŭ kelkaj semajnoj, post kunveno de la grupo, la
skribinto |
|
demandis min, ĉu mi konsentas esti
lia fianĉino kaj fariĝi lia edzino. |
|
G: Ho!... Tio ja estas vera "fino feliĉa", same kiel en
romano aŭ en kino-filmo...! |
|
M: Vi povas diri tion... Por mi, Esperanto fariĝis
"edz-peranto", laŭ la |
|
vort-ludo de la fama humuristo
Raymond Schwartz. |
|
G: Mi sincere gratulas vin, kara Mikaela! |
|
M: Koran dankon, kara Gizela. Kaj jam nun, mi invitas
vin partopreni en |
|
la geedziĝo-festo. |
|
G: Ho! Mi ĝojegas! Venu, ke mi ĉirkaŭ-braku kaj kisu
vin! |
|
M: Vi vidos... Mi havas simpatian par-kunulon por vi. |
|
G: Ha, jes??... Kiu li estas?... Diru rapide! |
|
M: Li estas amiko de mia fianĉo: juna franca advokato
el Meaux. Li certe |
|
plaĉos al vi, kaj... vi al li. |
|
G: Mi ne scias kiel danki al vi, kara Mikaela. |
|
M: Ne danku al mi, pro tio, Gizela... Se vi havas
ankoraŭ iom da tempo, |
|
akompanu min al la poŝt-oficejo. Mi sciigos al vi, sur-voje, kelkajn pliajn detalojn... |