 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 16
Petro(P) Diss renkontas
sian kolegon Roberto Renner(R) |
|
P: Ha, Roberto! Vi venas en la ĝusta momento. |
 |
|
R: Kial, Petro? Kio nova? |
|
P: Mi serĉas kunulon por fari partion de ŝako. |
|
R: Vi estas bone inspirita. Jam de pluraj monatoj, mi
|
|
ne plu ludis ŝako. |
|
P: Bonege. Ĉu ni iru al la junularo-domo? Ĝi estas |
|
tute proksima. |
|
R: Se vi volas. Sed antaŭe, mi devas redoni ĉi tiujn librojn al la publika biblioteko. |
|
P: Mi akompanos vin. Kion interesan vi lagas, nun-momente? |
|
R: Jen, ekzemple, la franclingva eldono de la grand-sukcesa
libro "Mi amis |
|
junulinon", kaj jen ĝia traduko en
Esperanto. |
|
P: Pri kio temas? |
|
R: Pri kompleksaj amo-problemoj de la nuntempaj afrikaj
gejunuloj. |
|
P: "Amo en Afriko"?... Interesa temo!... Ĉu, eble,
vi intencas vojaĝi al la |
|
nigra kontinento, por flirti kun belaj
negrinoj? |
|
R: Ne rekontu stultaĵojn, Petro!... Ĉu, do, vi ankoraŭ ne konas tiun |
|
ekster-ordinaran letero-kolekton? |
|
P: Ne. Ĉu valoras la penon legi ĝin? |
|
R: Tute certe. Ĝi estas libro aktuala, serioza,
sentimentala, eĉ kor-tuŝa, |
|
kaj tre bone verkita. |
|
P: Se vi rekomendas ĝin tiel varme, mi devos,
okaze, legi ĝin. |
|
R: Ekzistas tradukoj en pli ol 50 lingvoj... |
|
P: Nu, mi ne estas postulema... Unu sufiĉos al mi!
|
|
R: Sen-dube. !Jen libro tute alia: "Daninoscope", de la
renoma humuristo Pierre Daninos. |
|
P: Ha jes. Mi konas. Tre sprita; tipe franca... Mi
legis ĉiujn liajn verkojn: |
|
"Major Thomson", "Snobissimo", kaj
ceteraj. |
|
R: Certaj partoj el lia verkaro meritus esti tradukitaj
en la internacian lingvon. |
|
P: Mi tute konsentas kun vi. Des pli, ke la legema
publiko ĝenerale |
|
preferas legaĵojn amuzajn kaj distrajn, ol ceterajn alt-literaturajn |
|
"majstro-verkojn", malfacile digesteblajn... |
|
R: Tio estas ankaŭ mia opinio. |
|
P: Koncerne tiun ĉapitro: Mi tra-legis, kun multa plezuro, kolekton de pli |
|
ol du mil franclingvaj rakontetoj, tre spritaj, kaj facile rakonteblaj. |
|
R: Mi konas. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj semajnoj.
Sed, oni devas averti, ke |
|
ne malmultaj el tiuj spritaĵoj estas tre sen-respektaj kaj eĉ tute maldecaj. |
|
P: Nu... Oni ja povas fari elekton. Sufias ellasi tion,
kio riskas ŝoki certajn legantojn. |
|
R: En aliaj vortoj: Elekti la mezan vojon. Same kiel en
la politiko... |
|
Tiu-rilate: Ĉu vi legis la ĵurnalon, hodiaŭ? |
|
P: Jes. Iom supraĵe. Precipe, la sporto-paĝon. La
politikon mi preterrigardis. |
|
R: Oni, tamen ne tute sen-interesiĝu pri ĝi. Almenaŭ,
por esti informita. |
|
P: Ĉu mi tute nete diru al vi mian opinion?...
Politiko estas la arto altiri la |
|
monon de riĉuloj kaj la voĉojn de la
malriĉuloj. Por, oni-dire, protekti |
|
unu partion kontraŭ la alia. |
|
R: Trafa difino. Iu ! mi ne plu scias kiu ! diris: "Ĝi estas la scenejo por |
|
ia-maniere kapti la okulojn kaj la orelojn de homoj, por povi facile |
|
konduki ilin per la nazo." |
|
P: Ankaŭ bone... "Politikisto" rimas kun "oportunisto"...
Kiam unu el ili |
|
diras: "Ni sidas, ĉiuj, en la sama boato", tio signifas, ke li volas ludi la |
|
rolon de kapitano, kaj ke ni estu la ŝvitantaj remantoj!... |
|
R: Ĉu vi konas la sam-specan anekdoton pri la kvar disputantaj profesiuloj? |
|
P: Ne... Rakontu! |
|
R: Kvar sinjoroj diskutis en kafejo. Ĉiu, el ili, asertis, ke lia profesio estas
la plej malnova. |
|
La kuracisto diris: "Mia profesio
ekzistis antaŭ ĉiuj aliaj; la kreado de |
|
Eva, per ripo el Adamo, estis ago medicina, kaj certe la tut-unua." |
|
La arkitekto replikis: "Estas
ĝuste. Sed antaŭ, alia laboro devis esti |
|
farita: Krei la mondon, kaj organizi ĝin." |
|
La filozofo levis sian
montro-fingron, kaj deklaris: "Vi pravas kaj mal- |
|
pravas, sinjoroj. Sed, antaŭ ĉio, necesis koncepti la ideon, por povi tiri |
|
la mondon el la kaoso de la universo. |
|
La politikisto finis la
debaton: "Sinjoroj, bonvolu do pripensu! Antaŭ |
|
ĉio ekzistis la kaoso. Kaj kiu
faris ĝin?" |
|
P: Sprita anekdoto. Mi notos. |
|
R: Jen la publika biblioteko. Ĉu vi volas atendi min
ekstere? |
|
P: Mi povus iri, intertempe, en la publika lego-ĉambron.
Estas interesaj |
|
revuoj kaj gazetoj tie. |
|
R: Konsentite, Petro. Mi redonos rapide tiujn librojn,
kaj prunte-petos du |
|
aŭ tri aliajn. Poste, ni povos sen-prokraste iri ludi
nian ŝako-partion. |