 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 17
Sinjorino Adek(A) renkontas
sinjorinon Diss(D) |
|
A: Malbela vetero, hodiaŭ. Ĉu ne, sinjorino Diss? |
 |
|
D: Jes, sinjorino Adek. Aĉa vetero! Vera diluvo. |
|
A: Pluvis dum la tuta nokto. |
|
D: Kiam mi dormas, mi ne aŭdas la pluvon, eĉ se |
|
pluvegas. |
|
A: Ankaŭ mi ne aŭdus, se mi povus dormi. |
|
D: Ĉu vi suferas pro maldormeco? |
|
A: Tute ne. Normale, mi dormas kiel marmoto. Sed mia
edzo vekas min preskaŭ ĉiu-hore. |
|
D: Ho...! Ĉu li estas malsana? |
|
A: Mi ne volas diri, ke li havas malsanon. Sed li ne
povas dormi, pro la nervoj. |
|
D: Ĉu, eble, li estas neŭrastenia? |
|
A: Ne estas tiel grave. Sed li estas terure nervoza.
Daŭre, li plendas pro |
|
siaj kapo-nervoj, siaj koro-nervoj,
kaj siaj stomako-nervoj. |
|
D: Tio estas malagrabla afero... Pri mia edzo, mi havas
alian malfacilaĵon: |
|
Matene, mi preskaŭ ne sukcesas veki kaj ellitigi lin. |
|
A: Mi kredas, ke la stato de la mia rezultas de lia "vegetaro-manio". |
|
D: Kio estas tio? |
|
A: Li estas vegetarano. Li manĝas nur vegetare: Ĉiam nur krudajn |
|
legomojn, salatojn kaj fruktojn; matene, tagmeze kaj vespere. |
|
D: Se estas tiel, vi havas bon-ŝancon... Vi ne bezonas kuiri. |
|
A: Bon-ŝancon, vi diras?!... Vi devus pensi pri la
preparado de la diversaj |
|
legomoj!... Tio kaŭzas laboron! |
|
D: Ha, jes. Mi komprenas. |
|
A: Krome, mi tamen devas kuiradi, por mi kaj la infanoj.
Ĉar mi kaj ili ne |
|
volas manĝi nur krudajn karotojn, rafanojn, brasikon, kaj tiel plu. |
|
D: Ankaŭ mi ne ŝatus manĝi ĉiam nur tiajn krudaĵojn. |
|
A: Escepte de mia edzo, mi konas neniun, kiu estas tiel
vegetarema. Mi |
|
ofte diras al li: "Adolfo", mi diras, "vi devus manĝi
kiel normala homo. |
|
Se ne, vi perdos ĉiujn viajn fortojn." |
|
D: Kaj kion li respondas? |
|
A: Li iĝas furioza; ĉar li tute ne toleras, ke mi parolas kontraŭ lia opinio. |
|
D: Estas kurioze, ke certaj viroj havas tiajn strangajn
ideojn... |
|
A: Vi vere pravas, sinjorino Diss. |
|
D: De kiam li kondutas tia-maniere? |
|
A: Jam de kelkaj monatoj, kiam li aŭdis radioprelegon pri natura nutrado |
|
kaj viantaj nutraĵoj. |
|
D: Ha, jes. Mi ankaŭ aŭdis ĝin, kvankam per nur unu orelo. |
|
A: Poste, li aĉetis plurajn librojn, kies aŭtoroj skribas pri biologio, animo- |
|
acidoj, proteinoj, lipidoj, glikogeno, enzimoj, vitaminoj, kaj tiel plu. |
|
D: Mia edzo ĉiam diras: "La vitaminoj estas tre gravaj en la nutrado. La |
|
plej bonaj kaj bongustaj troviĝas en la planto-manĝantaj bestoj, nome: |
|
la bovoj, la ŝafoj kaj la porkoj." |
|
A: Li estas viro bon-humora, via edzo. Li tute ne estas
kiel la mia, kiu |
|
daŭre timas ekhavi sango-toksiĝon,
aŭ tumoron, aŭ kanceron, aŭ |
|
infarkton, aŭ iun alian gravan
malsanon. |
|
D: Ĉiu homo havas sian temperamenton. Kiam mi admonas mian edzon: |
|
"Viktoro, vi, manĝas tro bone, tro multe, tro riĉe", li respondas |
|
trankvile: "Se oni manĝas bone, oni mortos; se oni ne manĝas bone, |
|
oni ankaŭ mortos; logika konkludo: Oni manĝu bone!" |
|
A: Li vere ĝuas la vivon... Kaj, verŝajne, li ne diktas al vi, kion vi manĝu |
|
aŭ ne manĝu. |
|
D: Ne. Neniam... Li nur diris foj-foje: "Julietta", li
diras, "atentu pri via |
|
linio! De kelkaj monatoj, certaj el viaj rondaĵoj iĝas pli kaj pli rondaj!" |
|
A: La mia, male, estas vera tirano. Kiam li vidas min
manĝi peceton da |
|
viando aŭ kolbaso, li perdas la
prudenton, kaj sakras kiel brutar- gardisto. |
|
D: Se mi ne intervenus tre energie, mia edzo manĝus po
tri bifstekojn, |
|
tag-meze kaj vespere. |
|
A: ... kaj li tamen estas en bona sano, ĉu ne? |
|
D: Li? En bona sano?? En sano eĉ tro bona, mi devas diri... Imagu: li |
|
pezas 104 kilogramojn! |
|
A: Kiom vi diras? 104 kilogramojn??... Ĉu vi ne timas, ke li riskas ekhavi apopleksion? |
|
D: Tion mi predikas al li ĉiu-tage. |
|
A: Kiam mi pensas, ke mia edzo pezas nur 54 kilogramojn
kaj duonon...Kia diferenco! |
|
D: Oni povas diri: Unu tro, la alia maltro. |
|
A: Vi pli ol pravas... Sed nun, mi devas ankoraŭ rapide iri en frukto- |
|
vendejon. Mia edzo volas manĝi, hodiaŭ vespere, specialan frukto- |
|
kaĉon, laŭ la recepto de la svisa doktoro Bircher. |
|
D: Ĉu tio estas bon-gusta? |
|
A: Ho jes!... Ankaŭ mi manĝas iom da ĝi, ĉar ĝi ebligas
sveltiĝi aŭ resti svelta. |
|
D: Tio interesas min... Ĉu la recepto estas
komplika? |
|
A: Tute ne. Vi simple metas 50 gramojn da aveno-flokoj
en grandan tason |
|
kaj aldonas iom da malvarma akvo. Post kelkaj horoj, kiam
la flokoj |
|
ŝveliĝas, vi aldonu miksaĵon de hakitaj fruktoj, ekzemple: pomoj, vin- |
|
beroj, prunoj, mirteloj, oranĝoj, bananoj, ananasoj, fragoj, framboj, |
|
nuksoj, aveloj, migdaloj..., laŭ-plaĉe. Antaŭ ol sur-tabligi la kaĉon, |
|
aldonu citrono-sukon, pulvoran sukeron kaj, se vi volas, surmetu |
|
batitan lakto-kremon. |
|
D: Vi venigas "akvon" en mian buŝon... |
|
A: Tio ne mirigas min. ! En Svislando, multaj homoj ege
ŝatas tiun |
|
frukto-kaĉon. Oni povas tie, en
kafejoj kaj restoracioj, facile ricevi |
|
porcion da "Bircher", kun aŭ sen
kremo. |
|
D: Tion ankaŭ mi volas provi... Mi estas sciema vidi la
vizaĝon de mia |
|
edzo, kiam mi ŝovos tion, anstataŭ
ŝafo-kotleton, sub lian nazon. |
|
A: Eble, li manĝos ĝin pli facile, ol la mia manĝus
hungaran gulaŝon. |
|
D: Aŭskultu, sinjorino Adek! Ni, edzinoj, ni povas diri,
ke niaj viroj ofte |
|
kaŭzas al ni kap-doloron. |
|
A: Tio estas tute vera. Sed kion fari? Estas la malĝoja
sorto de la virinoj. |
|
D: Nu... Ni tamen foj-foje estas kontentaj havi ilin,
ĉu ne vere? |
|
A: Evidente... Mi sincere demandas vin: Kiel ni vivus,
sen ili? |
|
D: Ankaŭ mi demandas min... Oni ja ne povas vivi
sam-tempe kun ili kaj sen ili, ĉu ne? |