 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 18
Francisko Adek(A), 20-jara,
alparolas junulinon(J) en la urbo-parko |
|
A: Pardonu, fraŭlino! Ĉu estas libera loko sur ĉi tiu benko? |
 |
|
J: Estas loko, tie, por pluraj personoj... |
|
A: Ĉu vi permesas, ke i eksidu apud vi? |
|
J: Faru, kiel vi volas... Sed atentu pri mia hundo! |
|
A: Ha...! Ĉu la pudelo sub la benko apartenas al
vi? |
|
J: Jes. Estas evidente. |
|
A: Simpatia besto... Ĉu ĝi estas mordema? |
|
J: Povas okazi... Precipe, se iu provas tedi min. |
|
A: Nu, kun mi, vi riskas nenion... Mi ne permesus tion
al mi. |
|
J: Ankaŭ mia pudelo ne permesus tion. |
|
A: Estas kredeble, ke vi estas bone protektata,
fraŭlino. |
|
J: Nuntempe, estas ofte necese havi fidindan
protektanton. |
|
A: Prudenta rimarko. ! Cetere, bonvolu pardoni, ke mi
ne prezenti min! |
|
Mia nomo estas Francisko Adek... |
|
J: ... studento pri sociologio, se mi ne eraras. |
|
A: Efektive. Vi ne eraras. Kiel vi povis diveni tion? |
|
J: Mi jam aŭdis mian fraton paroli pri vi. |
|
A: Kiu li estas? Kiu estas lia nomo? |
|
J: Eriko Hernandez. |
|
A: Ho, jes! Mi bone konas lin. Li estas unu el miaj
studo-kamaradoj. Ĉu, |
|
do, vi estas la fratino de Eriko? |
|
J: Ĉar li estas mia frato, mi efektive estas lia
fratino... |
|
A: Hm... Kompreneble!... Tio estas amuza koincido. Mi
vere ĝojas konatiĝi |
|
kun vi, fraŭlino... Hernandez. |
|
J: Mia antaŭ-nomo estas Julia. |
|
A: Ĉarma nomo. Tre konvena por ĉarma fraŭlino. |
|
J: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas fari komplimentojn. |
|
A: Kiam estas favora okazo, mi ne preter-lasas ĝin! |
|
J: Kiu tro flatas, tiu... ! Vi certe komprenas. |
|
A: Mi ĉiam parolas tiel kiel mi pensas kaj sentas, fraŭlino
Julia. ! Ĉu vi permesas demandon? |
|
J: Demandu! |
|
A: Kion interesan vi legas? |
|
J: Vi povas rigardi... Mi apenaŭ eklegis. |
|
A: Ha...! Poemoj de Carducci. Mi multe ŝatas tiun
aŭtoron. |
|
J: Ne tre moderna, ŝajnas al mi. |
|
A: Certe. Tre sento-plena klasikulo. ! Ĉu vi
preferas aŭtorojn modernajn? |
|
J: Mi multe ŝatas certajn nun-tempajn
teatro-aŭtorojn, ekzemple Cocteau kaj Ionesco. |
|
A: La dua estas iom avangarda, laŭ mia vid-punkto. |
|
J: Eble... Sed liaj komedioj havas multan sukceson. |
|
A: Pariza bulvardo-teatro... Estas afero de modo. !
Alia demando: kiel vi rilatas al sporto? |
|
J: Mi estas iom sportema. En somero, mi ŝatas naĝi; kaj en vintro, mi praktikas skiadon. |
|
A: Ĉu vi ludas tenison? |
|
J: De temp' al tempo. Mi ne ofte havas okazon. |
|
A: La nov tenisejo, apud la urba naĝo-baseno, estas nun
tre taŭge aranĝita. |
|
J: Mi jam aŭdis pri tio. |
|
A: Mi ludas, tie, preskaŭ ĉiun ĵaŭdon, post-metene. Ĉu estas permesate |
|
vin? Ĉu vi konsentus iam veni tien? |
|
J: Mi venus volonte. Sed, nuntempe, mi tute ne povas,
ar mi preparas ekzamenon. |
|
A: Se mi ne estas tro maldiskreta... Kion vi studas? |
|
J: Flegistino, speciale por sanatorioj. |
|
A: Bela profesio por fraŭlino... Flegistinoj ege mankas,
nuntempe. ! Ĉu |
|
temas pri via fina ekzameno? |
|
J: Jes. Feliĉe. |
|
A: Supozeble, vi konas profesoron Rokosta, la
specialiston pri infekto-malsanoj. |
|
J: Jes. Li prelegis plur-foje en mia klaso, inter-alie
pri tuberkulozo, |
|
difterito, variolo kaj angino. |
|
A: En la fako de la imuno-terapio, li estas tre renoma.
Liaj eltrovoj estas |
|
"fenomenaj". Ili, cetere, multe
helpis al doktoro Chris Barnard, kiam |
|
ĉi tiu transplanti novan koron al Philip Blaiberg. |
|
J: Ha, jes?!... Nun, mi komprenas, kial profesoro
Rokoska montris al ni |
|
unikan kolor-filmon pri tiu
ekster-ordinara operacio. Sed li ne diris |
|
eĉ unu vorton pri siaj personaj
laboroj tiu-rilataj. |
|
A: Ne estas mirige. Li estas homo tre modesta. |
|
J: Estas ofte konstateble, pri alte instruitaj personoj:
Ju pli klera, des pli fiera. |
|
A: Jen, subite, mi devas demandi min... |
|
J: Pri kio? |
|
A: Pri via "cerbero"(infera gard-hundo laŭ la antikva grekoj),
tie, sub la benko... |
|
J: Kio estas pri ĝi? |
|
A: Ŝajnas al mi, ke tiu respektinda reprezentanto de la hundo-specio ne |
|
estas tiel timinda, kiel vi asertis antaŭe. |
|
J: Kial vi kredas tion? |
|
A: Ĉar, jam plur-foje, ĝi amikeme lekis mian manon. |
|
J: Ĉu vere? Tio estas la unua fojo, ke ĝi amikiĝas
kun fremdulo. |
|
A: Tio enorme honoras min, fraŭlino Julia... Kaj faras
multan plezuron al mi. |
|
J: Kiam mi pensas, ke mi fidis al tiu besto, por esti
protektata. |
|
A: Kredeble, ĝia instinkto malkaŝis al ĝi, ke, nun-momente, via vivo ne estas en danĝero... |
|
J: Povas esti... |
|
A: Tio pruvas, ke ĝi estas tre inteligenta pudelo. |
|
J: Jes, tia ĝi vere estas... Ho...! Kion mi vidas?...
Estas jam la sesa horo. |
|
A: Ĉu vi devas for-iri? |
|
J: Jes. Mi devus jam esti for. |
|
A: Estas domaĝe... Ĉu mi esperu iam revidi vin, fraŭlino
Julia? |
|
J: Kion diri?... Mi ne scias. |
|
A: Ĉu eble morgaŭ, ĉi tie, je la sama horo? |
|
J: Mi promesas nenion... |
|
A: Mi treege ĝojus, Julia... Ĝis revido! Ĝis morgaŭ! |
|
J: Eble... Mi vidos... Ĝis revido, Francisko! |