 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 19
Sinjorino Boll(B) konsultas
doktoron Lovatti(L) |
|
L: Mi salutas vin, sinjorino. Bonvolu eniri! |
 |
|
B: Bonan tagon, sinjoro doktoro. |
|
L: Bonvolu eksidi, mi petas. |
|
B: Dankon, sinjoro doktoro. |
|
L: Kio estas via nomo? |
|
B: Mi anomo estas Boll, sinjorino Boll. |
|
L: Mi dankas al vi, sinjorino Boll. ! Ĉu unua-foje vi venas konsulti min? |
|
B: Jes, sinjoro. ! Unu el miaj amikinoj donis vian
adreson al mi. |
|
L: Tre bone. ! Nun, bonvolu rigardi en tiun optikan
aparaton, dum kelkaj sekundoj. |
|
B: Mi ne venis pro la okuloj, doktoro. |
|
L: Jes. Kredeble. Sciu, ke tiu aparato servas por
esplori la irison de viaj |
|
okuloj, por povi fari diagnozon. Oni
nomas tiun metodon: okulo- |
|
diagnozo, aŭ iriso-skopio. |
|
B: Ha!... Mi ne konas tion. ! Ĉu tiu metodo
ebligas trovi la malsanon? |
|
L: Jes. ! Mi rapide al-ĝustigas la okularin de la aparato. ! Jen. ! Ŝajnas, |
|
ke vi havas malgrandan, pulmo-difekton. |
|
B: Ĉu vi kredas? ! Mi devas diri, ke antaŭ unu
monato, oni radiografiis |
|
min... Tiam, oni trovis, ke mia
pulmo estas en bona stato. |
|
L: Tio signifas nenion... Ĉu, eble, vi havis
pneŭmonion, antaŭ kelkaj jaroj? |
|
B: Se vi parolas pri pulmo-inflamo, mi estas certa, ke
mi neniam havis. |
|
L: Hm... Strange... Tamen, tie estas io... ! Ĉu,
iam, vi suferis de akuta |
|
pleŭrito, tio estas inflamo de la
pleŭro? |
|
B: Ĉu inflamo de la ripo-felo, vi eble volas diri? |
|
L: Jes. Temas pri la pulmo-membrano, en la torako. |
|
B: Ne. Ankaŭ ripo-felo-inflamo mi ne havis. |
|
L: Eĉ ne, kiam vi estas ankoraŭ juna infano? |
|
B: Tute ne. Se estus, mi certe memorus pri tio. |
|
L: Vere strange... Via iriso, tamen klare atestas tion. |
|
B: Rilate la pulmon kaj la ripojn, mi ĉiam estis en
bona sano. |
|
L: Nu, se estas tiel, pro kio, fakte, vi venis por
konsulti min? |
|
B: Pro mia malbona digesto. |
|
L: Ha... Unu momenton, mi petas... Estas necese mezuri
la premon de via sango. |
|
B: Se vi volas, sinjoro doktoro. |
|
L: Mi legas: inter 9 kaj 14... La sango-premo estas
normala. |
|
B: Okaze de la radiografiado, antaŭ kvar semajnoj, oni
ankaŭ mezuris ĝin. |
|
La rezultato estis la sama. |
|
L: Do: en ordo. ! Nun, pri via digesto. Pri-skribu la
simptomojn. |
|
B: Ĉiu-matene, post la manĝo, mi havas fortajn ventro-dolorojn. |
|
L: Tio estas intesto-kolikoj. Eble, vi manĝas tro multe...
Venu! Mi volas kontroli vian pezon. |
|
B: Mi pesis min hieraŭ. De du jaroj, mia pezo ne variis:
65 kilogramoj. |
|
L: Hm... Jes... Tio ne estas tro, kompare kun via
staturo... |
|
B: Mi estas unu metron kaj 67 centimetrojn alta. |
|
L: Do, la proporcio inter la pezo kaj la staturo estas
bona. ! Mi devas esplori vian hepaton. |
|
B: Se vi volas, doktoro. |
|
L: Ĉu, tie, vi sentas doloron? |
|
B: Tute ne. |
|
L: Kaj ĉi tie? |
|
B: Ankaŭ ne. |
|
L: Vi na havas hepato-dilaton, nek alian misformaĵon. |
|
B: Ĉu, do, mi ne havas ion gravan, sinjoro doktoro? |
|
L: Certe ne. Via malbona sano-stato tre probable estas
speciala kazo de toksologio. |
|
B: Mi ne komprenas; pri kio vi parolas? |
|
L: Ĝi estas simpla! Via sango enhavas toksinojn. |
|
B: Kio estas tio? |
|
L: Toksinoj estas venenaj substancoj, sekreciitaj fare
de mikrobo. |
|
B: Ĉu vi kredas, ke mi havas mikrobon??... Kian?...
De kie?? |
|
L: Mi jam diris al vi: Iam, vi havis vualitan
pneŭmonion aŭ pleŭrito. La |
|
mikrobo aŭ, pli bone, la viruso, kiu kaŭzas tiujn
malsanojn, produktas |
|
danĝerajn toksinojn. |
|
B: Kaj tiam? |
|
L: La sango-fluo kondukis ilin tra la tuta organismo.
Iom post iom, tiuj |
|
venenaj substancoj penetris en viajn
delikatajn digesto-organojn: la |
|
stomako, la galo, la lieno, la
duondeno, la pankreaso kaj la intestoj. |
|
B: Sed... estas terurige! |
|
L: Ne havu timon, pro tio, sinjorino Boll. Se vi havas
paciencon, mi |
|
kuracos vin sukcese kaj definitive. |
|
B: Falas granda ŝtono de sur mia koro, doktoro... Ĉu mi prenu medikamentojn? |
|
L: Ha, jes. Kompreneble... Mi preskribos al vi ses
specialajn farmaciajn |
|
produktojn: pilolojn, pulvoron,
gutojn, ampolojn, serumon kaj supozitoriojn. |
|
B: Estas multe. Ĉu ne estas danĝere preni tro da
medikamentojn? |
|
L: En tiu kazo, ne estas iu danĝero... Vi devas scii,
ke mi preskribas nur |
|
homeopatiajn specialaĵojn. |
|
B: Kiu avantaĝo estas en tio? |
|
L: La avantaĝo estas la jena: En tiuj preparaĵoj, la
kemiaj substancoj |
|
ekzistas en kvantoj nur tre malgrandaj, eĉ infinitezimaj. Tial, oni povas |
|
diri: Se homeopatia medikamento ne efikas, ĝi ankaŭ ne kaŭzas domaĝon. |
|
B: Mi estas vere tre kontenta, ke mi konsultis vin,
doktoro. Kiom mi pagu |
|
por la konsultado? |
|
L: Tridek kvin frankojn. ! Jen via recepto. Bonvolu
reveni post sep tagoj. |
|
Ĝis revido, sinjorino Boll! |
|
B: Ĝis revido, sinjoro doktoro. Kaj... multan
dankon! |