 |
|
|
AMUZAJ DIALOGOJ |
|
Verkis: Albert Lienhardt |
|
Dialogo 20
Sinjoro Miller(M) kaj lia
edzino(E) faras ekskurson |
|
E: Ĉu ni devos marŝi ankoraŭ longa-tempe, Ulriko? |
 |
|
M: Ne, Olga... Eble, dum duona horo. |
|
E: Kiom, vi diras?... Antaŭ dek minutoj, vi asertis: |
|
"Unu
kvaron-horo". |
|
M: Antaŭe, mi malbone taksis la distancon. Nun, laŭ |
|
mia kompaso, ni estas sur la bona vojo. |
|
E: Vi nomas tion "bona vojo"? Ĝi estas plena je ŝtonoj, kaj miaj piedoj pli kaj pli doloras. |
|
M: Nu... Havu iom da pacienco, Olga. Poste, vi ĝuos belegan panoramon. |
|
E: Mi estas laca. Mi volus iom ripozi. |
|
M: Mi ripozos poste, kiam ni atingos la supron de la
monto. |
|
E: Monto, vi diras?... Tio estas montego, eĉ pli: Montegaĉo! |
|
M: El mia vidpunkto, altaĵo de 1250 metroj estas nur monteto... Neniu |
|
komparo kun la Himalaja-montaro, ekzemple. |
|
E: Feliĉe! Mi mortus. Duone, mi jam mortis. |
|
M: Kial, do, ĉiam tro-igi, Olga?... Estas vi, kiu volis
fari tiun ekskurson en |
|
la Vogezo-montaron, ĉu ne? |
|
E: Jes. Mi volis. Sed ne marŝi, dum mi-ne-scias-kiom da
horoj, kun tiel |
|
peza sako sur la dorso. |
|
M: La mia estas duoble pli peza, kaj ! tamen ! mi ne daŭre ĝemas. |
|
E: Se vi havus vezikojn, kiel mi, sur la plandoj, mi
volus aŭdi vin... |
|
M: Pa, pa! Mi ja diris al vi: Surmetu fortikajn ŝuojn,
ne tiujn novajn |
|
sandalojn. Sed, kiel kutime, vi ne
aŭskultis mian konsilon. |
|
E: Vi povas nur kritiki, anstataŭ kompati min. |
|
M: Nu, se tio helpos al vi, mi iom kompatos vin. |
|
E: Tio estas cinika rimarko, Ulriko! Vi devus honti! |
|
M: Tute ne cinika, Olga... Nur iomete ironia. |
|
E: La viroj estas egoistoj, sen-koraj kaj sen-kompataj
egoistoj. |
|
M: Nun metu punkton, kaj ĉesu grumbli! Cetere, mi jam
ekvidas la supron de la monto. |
|
E: Dankon al la ĉielo! Mi ne povas diri, iom mi estas
kontenta. Miaj piedoj |
|
estas pezaj kiel plumbo. |
|
M: Tie, sub la abioj, staras ligna benko. Ni eksidu,
kaj ripozu imete! |
|
E: Admiru la grandiozan panoramon, Ulriko! Rigardu la
ravan pejzaĝon, |
|
la imponan monto-ĉenon, kiu ĉirkaŭas
nin! |
|
M: Jes. Impresa spektaklo... Ha, mi estas kontenta povi
nun de-meti mian dorso-sakon. |
|
E: Helpu al mi de-preni la mian! |
|
M: Jen tio estas farita. |
|
E: Mi volus sterni min sur la molan herbon, kaj, tra la
verdaj arbo-folioj, |
|
rigardi sen-fine la bluan
firmamenton kaj la blankajn nubetojn... |
|
M: Tio, kion mi volus, nun, estas tiri la manĝaĵojn el la sakoj; ĉar mia |
|
stomako jam laŭte murmuras. |
|
E: Vi estas prozo-mensa viro, Ulriko... Ĉu vi ne sentas la poezion de la |
|
naturo, kiu penetras en la animon? Ho, la miloj da floroj, kaj la buntaj |
|
papilioj sub la suno-radioj!... Flaru, do, la parfumon de tiuj monto-violoj! |
|
M: Jes, ili bon-odoras... Sed, en la nuna momento, mi
preferas flari bon- |
|
gustan sandviĉon kun butero kaj ŝinko! |
|
E: Ĉu vi volas rigardi, ĉu la sandviĉoj estas en
via dorso-sako? En la mia, ili ne estas. |
|
M: En la mia ankaŭ ne. Ĉu vi forgesis kun-preni
ilin? |
|
E: Mi tamen diris al vi: Elprenu la sandviĉojn el la
provizo-ŝranko! |
|
M: Pri tio, mi scias nenion... Kaj nun? Kion manĝi? |
|
E: Ne fariĝu nervoza, Ulriko! Tie estas pano nigra kaj
blanka. Krome, ses |
|
malmolaj ovoj, dika salamo-kolbaso,
salmo en skatolo, tri haringoj, kaj |
|
du skatoloj da sardeloj. Por trinki:
botelo da vino, du boteletoj da biero |
|
kaj termo-botelo da teo. Por la
deserto: kvar pecoj da torto. |
|
M: Mhm... Bone. ! La ovo ne estas sufiĉe kuirita. !
Donu al mi la salon! |
|
E: Salon mi ne kun-prenis. |
|
M: Ĉu vi do ĉion forgesis? |
|
E: Io ne estas ĉio... Jen, prenu iom da mustardo,
anstataŭ salo. |
|
M: Mustardo ne estas salo. |
|
E: Ĝuste. Sed grumblemulo estas grumblemulo... Ho! Rigardu la aglon, |
|
kiu majeste glitas tra la aero. |
|
M: Ĝi ne estas aglo, latine "aquila", sed ordinara
cikonio. |
|
E: Ĉu vi estas certa? |
|
M: Mi konas la birdojn. Kaj ankaŭ la birdinojn... |
|
E: Ne faru malspritajn aludojn!... Huj! Jen ruĝa formiko, kiu pikas al mi la femuron. |
|
M: Formikoj, latine "formica", ne pikas; ili mordas. |
|
E: Tio estas egala por mi... Ĉu vi ne havas
balzamon kontraŭ insekto-pikoj? |
|
M: Jen tubo da mento-vazelino. Mi ne forgesis kunpreni
ĝin... |
|
E: Dankon, Ulriko! Rigardu! Tie, sub la folioj rampas
venena serpento. |
|
M: Kion vi rakontas, Olga? Tio ne estas serpento, sed
angviso, latine |
|
"anguis". Ne-danĝera rampulo,
parenca al la lacertoj. |
|
E: Mi malŝatas tiujn bestaĉojn... Atentu! Jen svarmo da moskitoj! |
|
M: Ne estas moskitoj! Nur kuloj, latine "culex". Ili ne
mordos vin. |
|
E: Ĉu certe?... Hu! Jam mordis min unu, tie sur la
brako... Ĉi-foje vi |
|
eraris, Ulriko. Ili ja mordas! |
|
M: Mi ne eraris. Kuloj ne mordas. Ili pikas. |
|
E: Estas ne-kredeble... Ĉiam vi scias ĝin pli bone, ol
aliaj homoj. |
|
M: Mi, tamen, devas instrui vin, Olga, kiam vi faras
erarojn, ĉu ne? |
|
E: Jes, "sinjoro instruisto"!... Via manio korekti
aliulojn estas preskaŭ ne- |
|
eltenebla... Jam pli ol mil-foje mi
diris tion al vi... |
|
M: Momenton, mi petas!... Ĉu vi aŭdis nenion? |
|
E: Kion? |
|
M: Ĵus tondris. |
|
E: Kie tondris? La ĉielo estas blua ĉie. |
|
M: Ĉe la horizonto aperas nigraj nuboj... Ni havos
fulmo-veteron. |
|
E: Ĉu vi kredas? |
|
M: Mi pli-ol-kredas. Mi estas certa. Rapide en-paku la
manĝaĵojn! |
|
E: Sankta Jozefo kaj Maria! Mi timegas la fulmon,
Ulriko... Kion ni faru? |
|
M: Jen, tute proksime, estas sur-monta bovinejo. Venu!
Ĝi povos ŝirmi nin |
|
kontraŭ pluvo kaj hajlo. |
|
E: Ha, mi memoros pri tiu ĉi ekskurso. |
|
M: Ankaŭ mi memoros. |
|
E: Mia plezuro estas tute fuŝita. |
|
M: Sen paroli pri la mia. |
|
E: Alian fojon, mi restos hejme, kaj rigardos la
dimanĉan televido- programon. |
|
M: Tio ebligos al mi spekti futbal-matĉon kaj renkonti,
poste, miajn skat- |
|
kolegojn en la bierejo "Blua simio". |